Ensaluto

Subtenu!

Ĉiuj servoj de Esperanto.com estas senpagaj. Ni bezonas monon por domajno, servilo kaj multaj aliaj elspezoj! Vi povas donaci:

1.Pere de UEA-konto: esco-b
2.Pere de PayPal sistemo
Klaku suban butonon por donaci!


Ĉiu donacinto iĝas subtenanto kaj ricevas specialan bildeton en la profilo: Pliaj detaloj

Reguloj de uzado kaj privateca politiko de Esperanto.com

Ĝeneralaj reguloj

1. Ĉiu uzanto, kiu registriĝis ĉe Esperanto.com, uzante e-poŝtan adreson, akceptas regulojn de uzado kaj privatecan politikon de Esperanto.com
2. Administracio de Esperanto.com rajtas ajnmomente korekti aŭ ŝanĝi regulojn de uzado kaj privatecan politikon
3. Iĝi uzanto de Esperanto.com rajtas ajna persono, kiu aĝas ne malpli, ol tio estas indikita en la naciaj aŭ internaciaj leĝoj, rilataj al la aliro al la retejoj, sed ne malpli aĝa, ol 13 jaroj
4. Dum la registriĝo uzanto devas indiki propran aktualan retpoŝtan adreson
5. Unu fizika persono rajtas havi nur unu konton ĉe Esperanto.com
6. Pasvortoj de uzantoj estas konservataj, uzante sekurajn ĉifrajn sistemojn, tamen sekurecon de pasvortoj gardas la uzantoj mem
7. Ĉiujn privatajn informojn uzanto gardas mem
8. Esperanto.com ne respondecas, se ajnaj aliaj personoj aŭ programoj sukcesus misuzi uzatan konton aŭ ricevi privatajn informojn de uzantoj, ĉu intence aŭ malintence
9. Uzanto ne rajtas maldece konduti kaj ofendi aliajn uzantojn
10. Administracio de Esperanto.com ne respondecas pri ajnaj okazoj, kiam pro la misuzo de servo, teknikaj aŭ programaj eraroj aŭ io alia, povas esti perditaj informoj, aldonitaj de uzanto

Publikigo de informoj

1. Administracio de Esperanto.com ne havas respondecon pri ajnaj materialoj, aldonataj de uzantoj al la virtuala komunumo (sendepende, kies rajtoj kaj leĝoj estas malobeataj).
2. Ĉiu uzanto respondecas pri ĉiuj aldonitaj de li materialoj mem
3. Uzanto devas havi rajton memstare publikigi informojn (inkluzive la aŭtorrajtojn)
4. Estas strikte malpermesite uzi servojn de Esperanto.com por disvastigi:
- ajnan pornografion
- terorismajn kaj diskriminaciajn informojn
- informojn pri malpermesitaj drogoj, armiloj ka.
- enhavon, kiu enhavas virusojn aŭ aliajn programojn, kiuj damaĝas sistemon aŭ aliajn uzantojn
- falsajn kaj trompajn informojn
- spamon kaj ceterajn amasajn nepetitajn informojn
- informojn pri financaj piramidoj kaj ceteraj financaj trompaĵoj
- ceterajn materialojn, kiujn estas malpermesite disvastigi laŭ la internacia leĝaro aŭ laŭ leĝoj de certaj landoj
5. Ĉiuj informoj, kiuj aperas ĉe Esperanto.com, tamen fizike estas lokitaj en la aliaj flankaj retejoj, devas uzi regulojn de tiuj servoj kaj estas konsiderataj, kiel lokitaj ĉe tiuj retejoj

Rajtoj de administracio de Esperanto.com

1. Administracio de Esperanto.com rajtas havi aliron al ajnaj privataj aŭ publikaj informoj, aldonitaj de uzantoj
2. Administracio de Esperanto.com rajtas sciigi uzantojn per e-poŝto aŭ servoj de Esperanto.com pri la misuzoj de servo
3. Administracio de Esperanto.com rajtas limigi aliron aŭ ĝenerale forigi profilon de la uzanto kaj aldonitajn de li materialojn, se la uzanto malobeas supre indikitajn regulojn.
4. Administracio de Esperanto.com rajtas forigi informojn, aldonitajn de uzantoj, laŭ oficialaj petoj de ŝtataj oficialaj instancoj


povigita de