Ensaluto

ŝatataj filmoj

Miaj 10 plej ŝatataj hispanaj filmoj

Mi ne scias tion, kio estas "la plej bona filmo". Tio laŭ mi ne ekzistas, tamen mi ja havas ŝatatajn filmojn, kaj tiuj estas pli ol tiuj, kiujn mi listigas ĉi tie. Do, jen la dek plej ŝatataj de mi inter tiuj hispanaj:

 

Airbag (Aerosako - 1997) Humura filmo.

 

Los cronocrímenes (La tempokrimoj - 2007) Sciencofikcia pri tempovoĝajoj. Ĉi tiaj filmoj estas nekutimaj en la hispana kinarto. La rezulto estas sufiĉe bona.

 

Abre los ojos (Malfermu la okulojn - 1997) Sciencofikcia verko de Alejandro Amenabar, kiu estas, laŭ mi, la plej bona kinartisto de la lando. Mi ege rekomendas ĉi tiun filmon. Ekzistas holivuda refaraĵo titolita Vanila Sky (Vanila ĉielo - 2001). Fakte, tiu refaraĵo estas pli kopio ol refaraĵo, eĉ la ĉefrolulino estas la sama aktorino.

 

Amanece, que no es poco (Suneliras, tio ja ne estas malmulte - 1989) Superrealisma humura filmo kiu iĝis kultofilmo. Estas homoj, kiuj lernas la paroladojn kaj kunveniĝas por deklami ilin. Por nehispanoj verŝajne estos malfacile kompreni la ŝercojn ĉar ili estas tre hispanaj kaj tre superrealismaj. Kurioze, Martin Scorsese pripensis refari ĝin holivude.

 

bildo de Novatago
Abonrilata enhavo


povigita de