Ensaluto

anserludo

bildo de Pablo

anserludo

Mi supozas, ke ĉiuj ludis anserludon, aŭ similan:

 

Ĉi tie vi povas vidi la tabulon.

https://www.google.es/search?q=juego+de+la+oca&client=ubuntu&hs=tEx&chan...

 

Ĝi temas pri ĵeti ĵetkubon, kaj antaŭenmovigi pecon, ĝis atingi la fino. Tiu, kiu unue atingas la finon, venkas.

 

Kiel estas facile videbla, tio estas ne vera ludo, ĉar oni povas ludi nek bone nek malbone, nur ĵeti kaj kalkuli, sed por etaj infanoj (ĝis 6~8 jaraĝaj) estas amuze.

 

La ludo havas kelkajn kuriozaĵojn:

 

1. Se oni "falas" sur ansero, oni antaŭeniras ĝis la venonta ansero, kaj ĵetas denove. Depende de la ludantoj, se oni falas sur ansero kiu "rigardas" (mal)antaŭen, oni (mal)antaŭeniras

2. En la 6a kaj en la 12a kvadratoj estas pontoj, kaj se oni falas sur unu, iras al la alian, kaj reĵetas.

3. Estas aliaj kiel la gastejo (oni perdas 2 aŭ 3 vicojn, por malgrandaj geinfanoj, pli bone perdu nur unu, aŭ ili tediĝos). La puto (oni restas tie ĝis ke alia falas sur ĝi, denove, pli bone nur perdu unu vicon). La malliberejo (perdu 2~3, aŭ 1 por malgranduloj)

4. Ĵetkuboj (same ol por la pontoj).

 

Tion, kion mi interesiĝas kunsciigi, estas, ke, almenaŭ en Hispanio, oni kutime diras iun rimaĵon, jen miaj:

 

- El ansero al ansero, ĵeti estas mia afero.

- El ponto al ponto, ĵetu min sen honto.

- El ĵetkuno al ĵetkubo, ĵetos mi sendubo.

 

Ĉu iu ludis tion esperante? Ĉu iu elpensis aliajn rimaĵojn?

 

Abonrilata enhavo


povigita de