Ensaluto

artistoj

Nova albumo "Kreaktiva"

La fameco de la juna rege-kantisto Jonny M jam komenciĝis en la jaro 2010, kiam lia unua kanto „En somero“ publikiĝis en la interreto. Kunlaborado kun la esperanta muzikeldonejo VINILKOSMO sekvis kaj aperigis tri jarojn poste la unuan albumon „Regestilo“. La enkonduka teksto priskribis ĝin tiel: „Kiel unuigi eŭropan pensmanieron kun jamaikaj melodioj? Jen Jonny M kun sia nova albumo“. Ĝi disvastiĝis rapide kaj ebligis al la artisto koncertojn tra la tuta mondo, inter alie japanio, francio kaj dum la Internacia Junulara Kongreso en brazilo.

 

Ankaŭ en germanio li konstante koncertis, ekzemple dum la Junularaj Esperanto-Semajnoj (JES) kaj dum la ceremonio por la FAME kulturprezo, kiu honoris Utho Maier kaj sia esperanto-biblioteko en Aalen. Aliaj gravaj sukcesoj estis lia prezento dum la centa Universala Kongreso (UK) en Lilo kaj la koncerto en la „Schlachthof“ dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Visbadeno.

 

bildo de jonnymarx
bildo de VINILKOSMO

Statistikoj pri la Promeskampanjo de Vinilkosmo ĝis Januaro 2013

Ni prezentas ĉi tie la staton de la subtenoj al la eldonprojektoj ricevitaj por la Promeskampanjo ĝis la 22a de januaro 2013.

Ni klopodos ĉiumonate ĝisdatigi tiun staton por teni vin informitaj pri la evoluo de la Promeskampanjo de VINILKOSMO.

Por subteni viajn preferatajn artistojn plenigu la guglan dokumenton ĉe:
http://goo.gl/5pvMO

Legu pli pri la Promeskampanjo en esperanto kaj baldaŭ en aliaj naciaj lingvoj ĉe:
www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/414696

***************************************************
Statistikoj

Nombro da subtenantoj: 134

Statistiko laŭ subtenitaj eldonprojektoj en la Promeskampanjo ĝis Januaro 2013

Abonrilata enhavo


povigita de