Ensaluto

azilo

Kelkaj impresoj pri rifuĝintoj en Germanio

En kadro de filmomontrado de kritikantoj de la tutmondiĝo mi antaŭhieraŭ spektis la filmon „Can't be silent“ (mi ne povas esti silenta). Ĝi temas pri rifuĝintoj en Germanio, kiel ili vivas preskaŭ kiel en malliberejoj, kun preskaŭ neniuj rajtoj, kaj kio pli gravas: sen scii kio okazos pri ili, sen scii ĉu ili rajtos resti, sen ŝancoj al normala laboro kaj vivo – kaj ke tiu stato povas daŭri ne nur monatojn, sed multajn jarojn. En la filmo la muzikisto Heinz Ratz kreis projekton: li invitis talentajn muzikistojn el rifuĝinthejmoj por registri kune kun li albumon kaj poste koncertvojaĝi kune tra Germanio.

Kvankam la filmo estas sufiĉe pozitiva pro la vere bona muziko ĝi ne prisilentas la problemojn de la rifuĝintoj. Vere kortuŝe.

 

 

Mi vidas la bildojn pri la situacio en la landoj de kie venas la rifuĝintoj kaj mi legas kaj aŭskultas iliajn rakontojn. Pri la amataj homoj kiujn ili perdis en la milito, pri la suferoj kaj mortoj kiuj okazadas dum la fuĝo, pri la altaj riskoj kiuj estas por ili ne pli timigaj ol la situacio en kiu ili estus se ili restus hejme.

Plorige.

 

Mi vidas la bildojn pri la situacio en mia lando, mi vidas la marŝantajn naziulojn kaj aliajn senempatiajn idiotojn kiuj malĝuste asertas ke ili estas la popolo. Estas nekredeble ke iuj fihomoj kaj senkleruloj kapablas ataki rifuĝintojn pro iuj nedifinitaj timoj (kiuj estas ĉiuokaze bagatelaj en komparo al la problemoj kiujn spertis kaj spertas la rifuĝintoj). Sed la nombro de brulantaj rifuĝinthejmoj en Germanio kreskas preskaŭ ĉiutage.

Plorige.

 

bildo de Sunjo
Abonrilata enhavo


povigita de