Ensaluto

b-novatago 2015

Laciĝo pro troa (mem)fotado

Mi trapasis bonegajn semajnojn lastatempe. Dum tiuj semajnoj oni fotis multe. Tro multe. Tiom da fotado forigis tion specialan, kion havis la fotoj kiel memoraĵoj de bonaj momentoj. Nun fotoj estas por ĉia momento kaj tio ne mojosas. Mi apenaŭ vere volas havi tiujn fotojn de ĉi tiu bonega epoko eĉ se mi scias, ke kelkaj el ili estas belegaj. Kompreneble mi volas havi memoraĵon kaj konservos multe da ili sed… la sento, kiun mi havas, pri tiuj fotoj ne estas tiu, kiu devus esti aŭ tiu, kiu estis kiam fotiloj ne estis en ĉies poŝoj kaj foti estis io multe pli malofta.

bildo de Novatago

Ĉu vi iam aŭdis la judhispanan lingvon?

Kelkaj tagoj antaŭ mi akcidente malkovris ke la nacia hispana radio, per ĝia internacia radikanalo, havas programon en la judhispanan lingvon. Tiel mi ankaŭ malkovris ke mi havas tre bonan komprenan nivelon de alia lingvo pli. smiley La hispana kaj judhispana estas similegaj, kvankam ne tute samas. Legu pri tio en vikipedio.

 

Por aŭskulti la elsendon en la judhispana jen ligilo. Parenteze, tiu internacia radikanalo ankaŭ havas programojn en la angla, la rusa, la araba, la franca kaj la portugala. Mi ne certas ĉu la naciaj radielsendoj estas aŭskulteblaj eksterlande per interreto ĉar tiuj televidaj ne estas disponeblaj. Tamen logiko diras ke internaciaj elsendoj estas disponeblaj ĉie. Se mi aŭ logiko eraras, bonvole informu.

bildo de Novatago

Hontinda virino kontraŭ sirianoj

Mi ĵus vidis filmeton. Rimarku blondulinon, kiu portas kameraon: https://twitter.com/shul_evolution/status/641253604851122176

Se estas duboj pri ĉu estis io akcidenta, malgraŭ la “dankaj vortoj” de la falinto, jen: http://index.hu/video/2015/09/08/tomeg_roszke_menekultek_menekultvalsag/

 

Laŭ ĉi tiu pepaĵo: https://twitter.com/panyiszabolcs/status/641293696965734402 Ŝi estas ĵurnalisto kaj ŝi estis ekmaldungita el la laboro. Mi ne tute certas pri tio, ŝi estas la sola ĵurnalisto kiu havas buŝmaskon, same al policanoj. Tamen, mi legis ie, ke ŝi eble vere estas ĵurnalistino, kiu serĉas registri bildojn de kompatindaj personoj, falintaj dum forkurado.

 

Ŝi estas unu el la plej hontindaj personoj iam vidita de mi. sad

 

Posta aldonaĵo: Ŝi estis ĵurnalistino de ekstremdesktra televidkanalo (hungare): http://444.hu/2015/09/08/ime-a-menekult-kisgyerekeket-rugdoso-n1-operato...

bildo de Novatago

Nombraj nomoj por stratoj

Kelkaj tagoj antaŭ, amikino sciigis al mi sian adreson. Ŝi estas amerikanino kaj tie en multaj urboj, oni nomas stratojn per nombroj kaj ŝia strato havis tian nomon. Tio pensigis min pri la taŭgeco de kutimaj nomoj por honori iun aŭ ion. En Madrido, oni intencas forigi la nomojn, kiuj honoras frankistojn (tiuj, kiuj iel elstaris dum la enlanda milito aŭ la diktatoreco en la flanko de la diktatoro Franco). Mi konsentas tiun agon, tamen mi ne certas ĉu mi konsentas ke oni nomu stratojn por honori samideanojn de estraro, aŭ aliaj personoj pli neŭtralaj ĉar, ŝajne, fari tion ofte ofendas iujn, kaj jes facile oni povas diri “kiu zorgas pri la opinio de aĉulo”, sed movi sentojn de aliaj ĉiam havas maldeziratajn sekvojn. Fakte uzi nomojn de aĵoj aŭ bestoj ankaŭ estus riska decido ĉar fojfoje aĵoj reprezentas landojn aŭ movadojn.  Mi pensas ke estus pli saĝa simple nomi stratojn per nombroj, kaj nur honori aferojn tre tre neŭtralaj, kiel pacon SED nepre ne venkojn.

 

Nu, verŝajne utopia ideo por mondo tro egoisma kaj naciisma.

bildo de Novatago

Rusa kutimo pri floraj donacoj

Antaŭ ne longe, mi eksciis ion interesan pri floraj donacoj al rusoj. Oni donacu malparan nombron da floroj al vivaj personoj kaj oni donacu paran nombron da floroj nur al mortintoj. Donaci paran nombron da floroj al vivulo estas io tre ofenda ĉar estas kvazaŭ deziri morton al donacato. Nu, verŝajne se ruso farus tion, ne estus misintence, tamen nerusoj sciu ĉi tion por eviti malkonfortajn momentojn.

bildo de Novatago

Kapaŭskultilaj surduloj

Mi iam preterpasis filinon kaj patrinon, kiuj diskutis ĉar la filino uzis kapaŭskutilojn surstrate kaj ŝi ne povis aŭdi ion alian ĉirkaŭ si, nek sian patrinon, kiu vokis ŝin sensukcese. Eblas kompreni tion, ke persono volas aŭskulti muzikon surstrate, sed mi neniam komprenis kial persono emas momente surdiĝi por tio, ĉar mi ne komprenas kiel oni povas senti sin sekura se oni ne povas aŭskulti tion, kio okazas ĉirkaŭ oni. Hodiaŭ junulino mortis ĉar kapaŭskultiloj malhelpis al ŝi aŭdi trajnbarieran sonorilon.

bildo de Novatago

Nekredebla 21-a jarcento

Multaj el ni iam aŭdis frazon similan al “nekredeblas ke tio povas okazi en la 21-a jarcento”. Verŝajne mi mem iam diris tion; tamen, se oni pripensas tiun frazon, oni ekpensas tion, ke nekredeblas en 21-a jarcento oni pensu, ke la gregoria kalendaro estas la sola kalendaro uzata en la mondo, kaj pli nekredebla estas tio, ke oni pensu ke kalendaroj magie ŝanĝas pensmanierojn kaj kutimojn, kaj instruas homojn kiel konduti.

 

Verdire, vivi en la 21-a jarcento, en okcidenta lando, devus helpi pli bone kompreni la homan naturon kaj kompreni tion, ke en ĉiu epoko, ĉio eblas; eĉ diri “nekredeblas ke tio povas okazi en la 21-a jarcento”.

bildo de Novatago

Stato de konektokapableco: 2014

La organizo internet.org, de la aĉa fejsbuko, faris legindan studon pri monda konektokapableco (angle). Tutmonda interreta uzado estas sub 40% de la homaro, kaj malloka graveco de interreto nur atingas 53%. Unu el la plej gravaj kialoj estas ĉar la ĉefa gepatra lingvo apenaŭ ĉeestas aŭ ne ĉeestas interrete. Ŝajne, interreta intereso kaj uzindeco tre dependas de la eblon uzi gepatran lingvon tie.

bildo de Novatago

Blindiga apogo

Ne malofte, grupoj apogas proponojn, ideojn, iniciatojn, opiniojn de sia ĉefulo. Ne malofte, tiu subteno ne estas vera subteno, sed nur simpla akceptado, eĉ se oni vere malkonsentas, ĉar por grupoj estas pli komforte kaj facile, apogi kvazaŭ oni vere konsentus (ĉ)ion, ol diskuti kaj riski malsimpatiiĝi. Tio okazas eĉ kiam diskutoj okazas: tiuj, kiuj sentas sin malpli apogitaj, nur opinios sed ne fakte kontraŭos la ĉefulon, ĉar la plejmulto nur volos la plej facilan vojon; tio estas, apogi la ĉefulon.

 

Jen sekvoj por ĉefuloj, kiuj tial sentos tion, ke:

 

-ili aŭskultas ĉies opiniojn, kiam ili verdire nur permesas ĉiun paroli sed nur aŭskultas sin mem.

-ili estas apogataj de la tuta grupo, aŭ preskaŭ. Tamen, nur ŝajne.

 

La problemo de ĉi tio por kelkaj ĉefuloj estas, ke laŭ la grado de sia aronganteco, ili pensos tion ke ili ĉiam pravas, ke iliaj decidoj estas demokrataj, ke ilia opinio ĉiam estas grava, aŭskultinda kaj apoginda.

 

bildo de Novatago

Absurda malriĉeco

Se oni ne havas tempon por ĝui tion, kion oni havas, oni estas absurde malriĉa.

bildo de Novatago
Abonrilata enhavo


povigita de