Ensaluto

babelo filmoj

Pri mia iloj por registri. Mikrofonoj. Ĉapitro 2.

Mi daŭrugas mia priskribi de mia doma sonstudio, komencita ĉe http://esperanto.com/enhavo/pri-mia-iloj-por-registri-%C4%89apitro-1

Ne specialaj mikrofonoj, fakte, ili estas tute normalaj mikrofonoj.

 

Mi uzas 2 mikrofonojn por registri ukelelon aŭ gitarojn (mi metas unu proksime al la muzikilo, kaj la alia iom li malproksime, tiel la muzikilo ne sonas tiel "seka"), kaj kutime nur unu por voĉo.

 

Jen la mikrofoniloj Leem DM-300 (http://www.enriquekeller.com/microfono-leem-dm300.html)

 

Malofte, mi registras voĉojn per 2 ambaŭ samtempe, kaj por tio estas grava ke amabaŭ mikrofonoj estu egalaj, ĉar la sterea efekto estos pli bona.

 

 

 

bildo de Pablo

Pri mia iloj por registri. Ĉapitro 1.

Mi ŝatus skribi iom, pri miaj iloj por registgri.

Por ne fari grandegan artikolon, mi parolos unue pri la muzikiloj.

1. Gitaroj. Mi uzas 2 malsamajn gitarojn, ambaŭ tre malnovaj. Elektran gitaron kaj hispanan gitaron.

Jen mia elektra gitaro: Washburn KC20V (aĉetita en 1992).

https://www.google.es/search?q=washburn+kc20v&client=ubuntu&hs=IBr&chann...

Jen la hispana gitaro: Alhambra 3F (aĉetita en 1986, se mi ne mismemoras).

https://www.google.es/search?q=washburn+kc20v&client=ubuntu&hs=IBr&chann...

2. Baso (Aŭ basgitaro). Amiko donis ĝin al mi. Mi ne scias, kiam oni aĉetis, nek la ekzaktan modelon. Danke al ĝi,la kvalito de la registroj plialtigis. Antaŭe, mi uzis mian gitaron, kaj poste malaltigis la sonon unu okton (https://eo.wikipedia.org/wiki/Okto)

3. Ukelelo Lanikai LU-2 1 T. Aĉetita en 2010.

https://www.google.es/search?q=lanikai+lu+21+t&client=ubuntu&hs=KdW&chan...

4. Aliaj. Mi ne kapablas ludi aliajn muzikilojn, do, mi uzas sintezajn muzikiloj, ĉefe calf fluidsynth (http://calf-studio-gear.org/), kiu uzas .sf2 arĥivojn (https://en.wikipedia.org/wiki/SoundFont - en la angla), sur ubuntu. Mi kontrolas tio per midi el ardour (https://ardour.org/, sed mi parolos pri ĝi en alia ĉapitro).

Kaj fine, ne plu. En aliaj ĉapitroj mi parolos pri la softvaro, hardvaro, mikrofonilo...
 

bildo de Pablo
bildo de Pablo

Infanaj kantoj, estonteco (2)

Kiel mi anoncis en antaŭan blogaĵon (http://esperanto.com/enhavo/infanaj-kantoj-estonteco), komenciĝis kunlaborado kun babelo filmoj:
https://www.facebook.com/permalink.php?story_fbid=428000237398673&id=382...
kaj
https://twitter.com/babelofilmoj

Jen la oficiala alvoko:

Mi transkribas la alvokon:
Saluton!!

Babelo filmoj kunlaboras pri projekto, kiu temas pri infanaj kantoj en esperanto. Ni serĉas homojn (ĉefe familiojn) el la tuta mondo, kiu interesiĝas partopreni pri ci tiuj infanaj kantoj. Ĉi tiu projekto celas diskonigi la internacian lingvon kaj instigi la gepatrojn instrui esperanton al la gefiloj.

Estas neniu mona celo, kaj, same, via kunlaboro estos tute sindonema.

Kiel vi helpos?

Se vi interesiĝas partopreni, ni sendos filmeton kun la kanto, kaj kelkaj indikoj pri la bildoj aŭ filmetoj, kiujn vio devos registri. Ni avertas vin, vi devos ridi, kanti kaj danci. Por ke la fina rezulto estos bonan kvaliton, estos dezirinda, ke la filmo estu full HD (1080). Tio eblas per preskaŭ ĉiuj ciferecaj kameraoj, kaj ankaŭ per multaj poŝtelefonojn. Vi devos nur registri, tion kion oni petis.

Post ricevi la filmetojn, Babelo Filmoj muntos ĉion, kaj la fina rezulto publikiĝos ĉe youtube kaj ĉe facebook.

Por la unua filmo, ni elektis "Saluton". Se vi interesiĝas partopreni, sendu al ni (babelofilmoj@gmail.com aŭ private per nia facebook-paĝo - Babelo Filmoj) filmetojn aŭ bildojn kie la vorto "Saluton" estu videbla. Elektu vi mem, kiel la vorto aperas (eblas filmoj/fotoj/pentraĵoj), kaj grandaj kaj malgrandaj literoj, surpapere, skribita sur sando, per ŝtonoj, desegnita... Estus bonege, ke kaj gepatroj kaj gefiloj partoprenu, ĉar la celo estas ridi, danci, kanti, kaj ĝui lernante la internacian lingvon. La nura kondiĉo, estas eviti esperantan simbolojn (verdajn stelojn / esperantajn flagojn...).

Abonrilata enhavo


povigita de