Ensaluto

bahaa kredo

"Vi estas la fruktoj de unu arbo kaj la folioj de unu branĉo"...

 

Bahaanoj de la tuta mondo festas ilian Novjaron la 21-an de marto. Estos la 171-a jaro laŭ ilia kalendaro. 

Sed la 31-an de decembro estas Festo de la Deknaŭa Tago. Laŭ la suna kalendaro oni devas festi ĝin la 30-an. Do, ni festis sekvatage, ĉar niaj amikoj tiam revenis el la vintra bahaa lernejo, kiu okazis en Bresto, Belorusio. 

 

Sur tiu ĉi fotografaĵo vi povas vidi miajn amikojn, niajn karajn gastojn el Litovio (Aiste, James kaj iliajn du filinojn), junajn partoprenantojn de niaj adoleskantaj grupoj kaj mian patrinon (ŝi estas ankaŭ bahaanino). 

 

Mi rigardas ilin, kvazaŭ "unu grandan rondon familian"... 

Nia Profeto, Bahaullah, fine de la 19-a jarcento diris:

 

"Estas la devo de la regantoj de la mondo... aŭ de la ministroj de la tero kune interkonsiliĝi kaj elekti unu el la ekzistantaj lingvoj aŭ novan lingvon instruotan al la infanoj en ĉiuj lernejoj de la mondo, kaj same unu skribon. Tiel la tuta tero estos fine konsiderata kiel ununura lando

(Tablets, 3 : 6, p.22)"
 
"La tago alproksimiĝas, kiam ĉiuj popoloj de la mondo akceptos universalan lingvon kaj komunan skribon. Kiam tio estas atingita, ĉiu homo, kiun ajn urbon li vizitos, kvazaŭ eniros en sian propran domon." (Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, Wilmette: Bahá'í Publishing Trust, 1983, p. 250)
 
Kaj mi trovis tian lingvon :)
bildo de Daŝa
Abonrilata enhavo


povigita de