Ensaluto

besto

bildo de Pablo

Ciferoj kaj bestoj, porinfana repa kanto

Saluton, mi prezentas novan porinfanan filmento, ĉi tiu foje, ĝi ne riltas al "jen paŝe, jen trote, jen galope!" (http://esperanto.com/enhavo/jen-pa%C5%9De-jen-trote-jen-galope-finita-pr...) , ĉar ĝi havas muzikon.

Ĝuu ĝin

Pri la rasismo...

- Testudo: Mi hodiaŭ sekvis intervjuiston, kiu trairis la urbojn por demandi: "Ĉu viaopinie ekzistas rasismo en tiu ĉi lando?".
- Akilo: Ĉu vere? Kaj kiaj estis la respondoj?
- Testudo: Tre interesa afero, ĉar la respondoj estis preskaŭ duone "jes" kaj duone "ne".
- Akilo: Ĉiam estas stranga pensi pri la fakto, ke en la sama lando, eble en la sama urbo, estas personoj, kiuj vivas la saman temon tiel malsimile. La personoj estis duigitaj!
- Testudo: Ja! Tute malsimilaj respondoj en la sama urbo kaj de la sama klaso da personoj estas ĉiam stranga al mi.
- Akilo: Certe. Ĉu la respondoj estis tiel unuvortaj? Aŭ la respondantoj povis argumenti?
- Testudo: Ili havis la eblon je argumentado, sed malmultaj uzis ĝin. La plejparto tuj foriris post rapida respondo per "jes" aŭ "ne".
- Akilo: Kaj tiuj, kiuj restis paroli, kion diris?
- Testudo: Ili asertis, ke ne estis vera rasismo, sed nur kunvivadaj problemoj, kiuj bedaŭrinde ŝajnigas multajn personojn rasistoj.
- Akilo: Ĉu ili celis la kutimajn problemojn, kiuj estiĝas kiam du malsimilaj kulturoj renkontiĝas?
- Testudo: Ja. Tre praktikaj problemoj, kiuj poste iĝas plej grandaj problemoj rilate al la nespecifa fremdulo.
- Akilo: Mi komprenas: mia vendejo estis ruinigita dufoje de personoj de la lando X kaj mi nun vivas malbone ĉiufoje mi estas fronte al X-landanoj, ĉu ne?
- Testudo: Jes. Sed teorie estas tute malĝusta konduto akuzi ĉiun X-landanon pro la krimoj de malmultaj el ili; praktike oni povas kompreni, kiom vendisto perdas kiam ili estas ŝtelita kaj do, rapide kaj defendeme, akuzas ĉiun. La ekkunvivo de du kulturoj estas tre malfacila afero.
- Akilo: Kiel ne?
- Testudo: Tamen, kiam mi rigardis la intervjuojn, mi ĉiam pensis: "kion la intervjuatoj komprenis de la vorto rasismo?"
- Akilo: Kion vi celas?

bildo de Sandro Pollastrini
Abonrilata enhavo


povigita de