Ensaluto

bonfarado

Arunachalam Muruganantham - Inventisto kaj bonulo

Arunachalam Muruganantham malkovris ke barataninoj ne uzis menstrutukojn pro ĝia multekosteco. Li decidis solvi la aferon spite al ĉiu ĉirkaŭ li. Post kelkaj jaroj li sukcesis inveti maŝinon por fabriki menstrutukojn malmultekostajn kaj li ankaŭ helpis multajn barataninojn labori kaj enspezi per la invento. Li preferis helpi ol gajni monon!

bildo de Novatago
bildo de Ĵenja Slovaĉevskaja

Ni petas helpon de volontuloj-spertuloj!

 

Mi estas gvidanto de kieva junulara E-klubo "Ek!", kiu funkcias ekde 2005 (pli detale en la ruslingva paĝaro - http://vkontakte.ru/club16214918). Multaj klubanoj estis inter organizantoj de IJK-67. Post la kongreso ni ekhavis novan laboran impulson kaj finfine decidis lanĉi novan seriozan agaddirekton - bonfaradon.

Inter la elektitaj agadoj:

- esperantistigo de infanoj en orfejoj kun pluaj internaciaj projektoj inklude interŝanĝo de infanaj grupoj el diversaj landoj,

- esperantistigo de invalidoj (ĉefe per Skype) kaj ilia plua aligo al funkciado de Asocio de Esperantistoj Handikapuloj

Abonrilata enhavo


povigita de