Ensaluto

Bulat Okudjhava

Festivaloj de Esperanto-kanto dedichitaj al Bulat Okudjhava en N.Tagil

Saluton, karaj geamikoj! 

 

La fama rusa bardo Bulat Okudjhava naskighis la 9an de majo, 1924 en Moskvo. Li estis la fama rusa kantisto, muzikisto, poeto. En 1934 li kun gepatroj transloghighis en la uralan urbon N.Tagil, kie la familio vivis ghis la jaro 1937, kiam la patro de Bulat estis mortigita dum la reprezalioj de Stalin kaj lia patrino estis ekzilita en Siberion. Li devis forveturi kun sia avino al siaj parencoj en Tbilisi. Tie li finis la filologian fakultaton de la universiteto.

Bulat Okudjhava skribis kantojn pri amikeco, paco kaj milito. Li mortis en 1997 post la operacio en koro.

En nia urbo(Nijhnij Tagil) ghis nun estas la domo kie vivis Bulato dum kvar jaroj kaj kie nun estas iu medicina servo. 

La literatura societo de nia urbo kune kun la biblioteko kaj arta fakultato de la pedagogia akademio jam organizis du festivalojn dedichitaj al la poeto. La dua pasis la 9an de majo 2013 apud la domo kie li vivis. En la festivalo partoprenis muzikaj grupoj, studentoj, apartaj homoj. Vidu la paghon http://www.tagillib.ru/liter_tagil/festival-of-bulat-okudzhava.php

La prezidanto de la literatura societo Vasilij Ovsepjan intencas ke en la domo estu muzeo de la poeto kaj ke en la domo pasus festivaloj de bardoj. Li kolektas dokumentojn, librojn, diskojn de la poeto.

Kelkaj kantoj de Bulat Okudjhava estas tradukitaj en Esperanto. La esperantistoj de N.Tagil intencas inviti kantistoj-esperantistojn el aliaj urboj por partopreni la sekvan festivalon, kiu okazos la 9an de majo 2014 jaro kaj estos dedichita al la 90-jarigho de la poeto.  Ni atendos chiujn dezirantojn kanti ne nur la kantojn de Bulat Okudjhava sed iujn Esperantajn kantojn. Ni atendas vian reehhon en  klarisa8@yandex.ru

bildo de klarisa
Abonrilata enhavo


povigita de