Ensaluto

dialogo

Klopodu, klopodu, klopodu!

- Akilo: Ho, ve! Mi ne kapablas fari tion!
- Testudo: Kial?
- Akilo: Mi jam provis kaj mi malsukcesis.
- Testudo: Ĉu vi provis alimaniere?
- Akilo: Ne! Kiel? Mi provis tiel, kiel mi nature kapablas.
- Testudo: Ĉu vi pruvis, ke ekzistu nur unuopa metodo?
- Akilo: Tute ne!
- Testudo: Do, vi eble nur maltrafis la metodon.
- Akilo: Eble, sed ĉu mi povas perdi mian tutan vivon por malkovri la ĝustan metodon?
- Testudo: Tial, via problemo ne estas ĉu vi kapablas aŭ ne fari tion, kion vi desiras; via problemo estas: kiom mi deziras tion?

bildo de Sandro Pollastrini

Ĉu ekzistas du egalaj kukoj?

- Akilo: Ho, kara Testudo! Hieraŭ mi multe amuziĝis!
- Testudo: Ĉu vere? Kion vi faris?
- Akilo: Mi partoprenis ludon kun diversaj infanoj. Ĉiu plenkreskulo estis parigita al infano kaj ĉiu paro devis kuiri tre kukojn plejeble egalajn.
- Testudo: Ĉu? Kaj kion signifas egalaj?
- Akilo: La parametroj estis vidaj, pezaj kaj gustaj. Kaj ni venkis! Kompreneble, mi multe klopodis, sed mia eta kunulo havas la tutan meriton!
- Testudo: Do, estis juĝantaro?
- Akilo: Jese! Ili estis famaj kuiristoj kaj pensu, kara Testudo, ili asertis, ke niaj tri kukoj estis perfekte egalaj!
- Testudo: Ĉu reale? Kaj kiel tio povas esti?
- Akilo: Kion vi celas? Ni estis tre lertaj!
- Testudo: Mi estas certa pri via lerteco, tamen mi dubas pri la egaleco de viaj kukoj.
- Akilo: Kial?
- Testudo: Ĉar mi tute ne komprenis, kion la juĝantaro celis diri, kiam ili asertis, ke viaj tri kukoj estis perfekte egalaj.
- Akilo: Kiel tio povas esti malklara? La kukoj estis egalaj, ĉar oni ne povis distingi unu de la alia.
- Testudo: Kiel oni povas distingi du kukoj, kutime?
- Akilo: Sufiĉas rigardi ilin. Kutime la formo de kuko dependas de tiel multaj nekontroleblaj faktoroj, ke ĝi ĉiam estas malsimila. Do, estas vere tre malfacile akireblaj du egalaj kukoj; tiom pli malfacilaj tri egalaj!
- Testudo: Do, laŭ vi, por distingi du neegalaj kukoj sufiĉas rigardi ilin. Tamen, tiu ĉi estas vida ekzameno. Eble, du vide egalaj kukoj povas esti malsimilaj laŭ aliaj aspektoj.
- Akilo: Fakte, la konkurado, kiel mi jam diris al vi, konsideris kaj la vidan aspekton kaj la pezon kaj la guston.
- Testudo: Tial, viaopinie, ĉu la kukoj estis reale egalaj?
- Akilo: Nepre!
- Testudo: Kaj tamen kuko havas pli multajn karakterizojn ol aspekto, pezo kaj gusto, ĉu ne?
- Akilo: Kion vi celis aserti?
- Testudo: Do, nur pensu pri la interno de la kukoj: ĉu ili estas perfekte egalaj?
- Akilo: La juĝantaro konsideris eĉ tion!
- Testudo: Kiel?

bildo de Sandro Pollastrini

Ĉu la destino antaŭvidas ĉion?

- Akilo: Kara amiko, hieraŭ mi preskaŭ koleris kontraŭ amiko, kiu estis dirante absurdaĵojn.
- Testudo: Ho, Akilo, vi neniam devas koleri, nur kompreni. Ĉiukaze, kio sukcesis kolerigi vin?
- Akilo: Vi pravas pri la daŭrigo de la trankvileco, tamen estas aferoj, kiuj estas tiel stultaj, ke mi ne komprenas, kiel povas ezkisti personoj, kiuj kredas tion.
- Testudo: Nu! Vi ankoraŭ ne rakontis al mi tion, kio okazis!
- Akilo: Tiu mia amiko kredas la destinon. Fakte, li kredas, ke per bona esploranto oni povas malkovri nian destinon. Kiel oni povas kredi, ke nia vivo estas jam skribita? Kiel ni estu nuraj senmensaj pupoj!
- Testudo: Atendu, Akilo. Mi ne komprenis ion. Laŭ via rakonto, via amiko ne opinias, ke ĉio estas jam skribita, nur ke ekzistas destino.
- Akilo: Ĉu ambaŭ ne estas la samo?
- Testudo: Ne, por tio, kion mi povas kompreni.
- Akilo: Ĉu vere? Kial? Finfine la ideo estas precize tio: la destino de homo estas la antaŭdecidita vojo, kiun li devas sekvi; aŭ pli bone, li ne povas ne sekvi. Kiel vi povas vidi distingon inter la du vortoj?
- Testudo: Simple! Ĉu vi vidas la rokon, kiun mi havas enmane nun?
- Akilo: Jes.
- Testudo: Se mi lasas ĝin, kia estas la destino de la roko?
- Akilo: Fali teren.
- Testudo: Ekzakte. Do, vi ne kontraŭis mian uzon pri la vorto "destino", ĉar oni kutime uzas frazojn kiel: "tiu ĉi objekto estas destinita por tio".
- Akilo: Kompreneble. Tamen la vorto destino ĉi tie havas malsimilan sencon kompare al kiam mi antaŭe uzis ĝin.
- Testudo: Kia estas la diferenco viaopinie?
- Akilo: La destino estas io antaŭdecidita pri la estonteco de iu aŭ io. Via uzo de destino estas malsimila.
- Testudo: Kiel?
- Akilo: Vi uzas la vorton "destino" por celi la fizikan leĝon de la gravito: du masaj objektoj altiras unu la alian.
- Testudo: Do oni povas aserti, ke la destino de du proksimaj masaj objektoj estas antaŭdecidita, ĉu ne?

bildo de Sandro Pollastrini

Kio estas la amo?

Akilo kaj la Testudo promenas laŭ la marbordo, kiam elegante vestita sinjoro atingas la plaĝon kaj infanineto kuras al li, sinĵetante inter liajn brakojn.
- Testudo: Estas belega, kiam oni vidas tiun intensan sentimenton inter gefiloj kaj gepatroj, ĉu ne?
- Akilo: Vi plene pravas, kara Testudo! Mi memoras pri kiam mi junis kaj alvenis mia patro hejmen. La amo ĉiam belas!
- Testudo: Ja! Mi rimarkis, ke vi uzis la vorton "amo".
- Akilo: Jes. Kial?
- Testudo: Estas temo, kiun mi tre ŝatas. Oni uzas la vorton "amo" kaj por la gepatraj rilatoj kaj por la amrilatoj.
- Akilo: Vere! Ĉu tio estas problemo?
- Testudo: Tute ne! Tamen, ĉu vi priskribus la amon de amrilato same al la amo de gepatra rilato?
- Akilo: Kio signifas "gepatra rilato"? Ĉu vi celas indiki la rilaton inter gepatroj kaj gefiloj?
- Testudo: Ekzakte.
- Akilo: Nu, respondante al via demando... Ne, mi tute ne opinias, ke tiu estas la sama amo. Tamen, estas similecoj inter la du "amoj".
- Testudo: Do, vi pensas, ke la amo inter du samaĝuloj estas malsimila ol tiu inter du nesamaĝuloj?
- Akilo: Ne nur. Mi ne opinias, ke la diferenco inter la du amoj estas la aĝo. Pensu pri la amo, kiu povas estiĝi inter du nesamaĝaj personoj eĉ ne familie interrilataj. Tiu estas tute simila al la amo inter du amantoj.
- Testudo: Tamen, estas io, kion mi ne komprenas el via opinio. Laŭ nia lingvo, du amantoj estas du personoj, kiuj amas. Se ni asertas, ke gepatro amas sian gefilon kaj male, tiam ni estas asertanta, ke ambaŭ estas amantoj krom amatoj, ĉar ili interamas!
- Akilo: Vere. Sed estas diferenco. Kiam mi diras "amantoj", mi celas diri "du personoj, kiuj plenkreske amas unu la alian".
- Testudo: Ĉu plenkreske? Kion vi celas diri?

bildo de Sandro Pollastrini

Ĉu la neracieco estas racia?

- Testudo: Kara Akilo!
- Akilo: Karega! Kiel vi fartas?
- Testudo: Dubeme! Ĉu vi?
- Akilo: Bone. Sed, kio estas via dubo?
- Testudo: Konsidere ke vi estas mia kara dialogulo, mi prezentos al vi mian dubon per ŝajne paradoksa demando.
- Akilo: Perfekte.
- Testudo: Ĉu vi pretas por alia bela sed ne simpla dialogo?
- Akilo: Nepre! Nu, kunpartigu vian dubon kun mi!
- Testudo: Jen mia dubplena demando: ĉu la neracieco estas racia?
- Akilo: Ha! Mi ĉiam miras fronte al viaj demandoj!
- Testudo: Nu, kion vi respondus?
- Akilo: Mi tute ne komprenis la demandon. Efektive, vi pravis komence, kiam vi asertis, ke tia demando estas paradoksa.
- Testudo: Precize, mi ne asertis, ke tia demandoa estu paradoksa, sed ke ĝi estu ŝajne paradoksa.
- Akilo: Vere. Mi devas diri al vi, ke mi multe ŝatas la paradoksojn.
- Testudo: Kial?
- Akilo: Ĉar ili estas gravaj malkaŝoj da veraĵoj.
- Testudo: Kion vi celas diri?
- Akilo: Kiam nia logiko atingas paradokson, tiam ni estas fronte al veraĵo: nia rezonado estas malĵusta. Kiam oni povas havi tiel grandan certecon? Kiam ni estas fronte al paradokso, ni estas certaj, ke oni devas ŝanĝi ion en nia rezonado kaj mi ŝatas la misteron, kiun alportas la nova stato de nescio.
- Testudo: Kiel mi komprenas vin! Mi plene konsentas kun vi. Kaj same al vi, mi kutime asertas, ke mi ŝatas la erarojn.
- Akilo: Kial?
- Testudo: Ĉar la eraroj estas la unuopaj signoj de la vero. Reale: la serĉado de la vero povas daŭri senlime, tamen ĉiufoje ni ŝanĝas niajn kredojn pro la atingo de eraro aŭ paradokso, tiam ni ŝanĝas nian vidpunkton kaj vidas ĉion, ĉirkaŭ kaj en ni, tute malsimile; kvazaŭ ĉiufoje ni estus en nova mondo.

bildo de Sandro Pollastrini

Kiel rekoni geniulon de ordinara persono?

- Testudo: Kara Akilo, hodiaŭ mi havas alian interesan demandon por vi!
- Akilo: Bonege! Mi scivolas!
- Testudo: Kiel vi rekonus geniulon de ordinara persono?
- Akilo: Jen alia ŝajne simpla demando!
- Testudo: Ja, vi pravas: nur ŝajne simpla demando. Efektive, ĝis nun ĝi estis nerespondebla por mi. Ĉu vi povas helpi min?
- Akilo: Certe.
- Testudo: Bonege! Do, kiel vi rekonus geniulon?
- Akilo: Por kompreni kiel rekoni lin, oni devas difini tion, kio geniulo estas, ĉu ne?
- Testudo: Mi komplete konsentas kun vi. Kia estas via difino de geniulo?
- Akilo: Geniulo estas ulo, kiu havas eksterordinaran kapablon inventi aŭ krei en la artoj, la sciencoj aŭ la praktiko.
- Testudo: Kia estas la diferenco inter geniulo kaj talentulo? Kia estas la diferenco inter genio kaj talento?
- Akilo: Talento estas eksterordinara kapablo, sed kutime io, kio rilatas al ekzerciĝado, sed la genio estas naturdoto.
- Testudo: Kiel do vi rekonus geniulon kaj talentulon? Kiel distingi unu de la alia?
- Akilo: Simple. Konsidere ke la genio estas naturdoto, kiam oni estas fronte al eksterordinara kapablo, tiam oni devas kontroli ĉu estas ekzerciĝado aŭ ne sub tiu kapablo.
- Testudo: Praktike, kiel vi farus, kiam vi estus fronte al ebla geniulo?
- Akilo: Mi demandus al li, ĉu li ĉiam havis tian eksterordinaran kapablon aŭ ne.
- Testudo: Kaj kio, se li respondus "jes"?
- Akilo: Nu... mi scius, ke li estas geniulo, ĉar lia kapablo estas denaska.
- Testudo: Kiel vi povas esti certa pri tio? Li povus mensogi.
- Akilo: Ĉu? Kaj kial? Kion li akirus mensogante?
- Testudo: Ĉu lia kialo vere gravus? Laŭ mi ekzistas tiom multaj kialoj por mensogi pri tio, ke pri nia dialogo tio tute ne gravas.

bildo de Sandro Pollastrini

Pri la rasismo...

- Testudo: Mi hodiaŭ sekvis intervjuiston, kiu trairis la urbojn por demandi: "Ĉu viaopinie ekzistas rasismo en tiu ĉi lando?".
- Akilo: Ĉu vere? Kaj kiaj estis la respondoj?
- Testudo: Tre interesa afero, ĉar la respondoj estis preskaŭ duone "jes" kaj duone "ne".
- Akilo: Ĉiam estas stranga pensi pri la fakto, ke en la sama lando, eble en la sama urbo, estas personoj, kiuj vivas la saman temon tiel malsimile. La personoj estis duigitaj!
- Testudo: Ja! Tute malsimilaj respondoj en la sama urbo kaj de la sama klaso da personoj estas ĉiam stranga al mi.
- Akilo: Certe. Ĉu la respondoj estis tiel unuvortaj? Aŭ la respondantoj povis argumenti?
- Testudo: Ili havis la eblon je argumentado, sed malmultaj uzis ĝin. La plejparto tuj foriris post rapida respondo per "jes" aŭ "ne".
- Akilo: Kaj tiuj, kiuj restis paroli, kion diris?
- Testudo: Ili asertis, ke ne estis vera rasismo, sed nur kunvivadaj problemoj, kiuj bedaŭrinde ŝajnigas multajn personojn rasistoj.
- Akilo: Ĉu ili celis la kutimajn problemojn, kiuj estiĝas kiam du malsimilaj kulturoj renkontiĝas?
- Testudo: Ja. Tre praktikaj problemoj, kiuj poste iĝas plej grandaj problemoj rilate al la nespecifa fremdulo.
- Akilo: Mi komprenas: mia vendejo estis ruinigita dufoje de personoj de la lando X kaj mi nun vivas malbone ĉiufoje mi estas fronte al X-landanoj, ĉu ne?
- Testudo: Jes. Sed teorie estas tute malĝusta konduto akuzi ĉiun X-landanon pro la krimoj de malmultaj el ili; praktike oni povas kompreni, kiom vendisto perdas kiam ili estas ŝtelita kaj do, rapide kaj defendeme, akuzas ĉiun. La ekkunvivo de du kulturoj estas tre malfacila afero.
- Akilo: Kiel ne?
- Testudo: Tamen, kiam mi rigardis la intervjuojn, mi ĉiam pensis: "kion la intervjuatoj komprenis de la vorto rasismo?"
- Akilo: Kion vi celas?

bildo de Sandro Pollastrini

Pri la "groteskaj" vortoj...

- Testudo: Kara Akilo, ĉu vi ŝatas tiun ĉi skulptaĵon? Ĝi estas iom stranga.
- Akilo: Ĉu stranga? Ŝajnas al mi iom redukta. Kiel vi povas konsideri nur stranga, tiun ĉi specon de peniso? Ĝi ŝajnas al mi tute groteska artistaĵaĉo.
- Testudo: Ho! Kia tre interesa adjektivo, groteska, ĉu ne? Pasis iom da tempo ekde la lasta fojo, kiam mi aŭdis ĝin.
- Akilo: Kial vi konsideras ĝin aparta?
- Testudo: Pro ĝia necerta signifo!
- Akilo: Ĉu necerta signifo? Ŝajnas al mi, ke ĝi havas tre klaran signifon.
- Testudo: Bone! Bonvolu klarigi la aferon al mi, tiel ke mi ne plu foruzu tempon por pripensi tion!
- Akilo: Nu, kiam io estas groteska, tio estas stranga, kun strangaj aŭ monstraj formoj aŭ movoj; krome, kutime ĝi estas ridiga.
- Testudo: Dankon pro via difino. Mi devas konfesi, ke ĝin mi jam konis. Tamen ĝi ŝajnas al mi iom konfuza.
- Akilo: Kial?
- Testudo: La fakto estas, ke mi ne komprenas nek "stranga" nek "monstra". Helpu min eĉ pri ambaŭ la adjektivoj.
- Akilo: Kiel ĉiam, ne facilas paroli kun vi, ĉar vi faras demandojn memrespondeblajn. "Stranga" signifas "ne kutima", "ne ordinara", "ne normala".
- Testudo: Mi ne komprenas, ĉu al vi "stranga" estas bona aŭ malbona eco.
- Akilo: Tute malbona! Kiam oni uzas "stranga", oni certe ne volas fari komplimenton!
- Testudo: Kaj kio pri "monstra"?
- Akilo: Eĉ "monstra" ŝajnas al mi memkomprenebla. Monstro estas estaĵo, besto aŭ vegetalo, kun nenormalaj strukturo kaj formo.
- Testudo: Aŭskultante viajn difinojn, mi eble kaptis regulecon.
- Akilo: Kia?
- Testudo: Ambaŭ la difinoj, kaj de "stranga" kaj de "monstra", enhavas unuopan koncepton: la nekutimeco. Kiam io ne estas kutima, ordinara aŭ normala, tio estas stranga aŭ monstra.
bildo de Sandro Pollastrini

Viandmanĝuloj kaj hommanĝuloj.

 

- Testudo: Kara Akilo, ĉu vi sciis, ke mi estas vegetarana?

- Akilo: Tute ne! Ekde kiam? Estas io freŝdata?

- Testudo: Reale, jam nun estas ekde diversaj jaroj.

- Akilo: Ĉu vere? Mi tute ne sciis. Tamen estas rimarkebla afero.

- Testudo: Ja! Sed ni preskaŭ neniam manĝas kune. Ni nur babilas!

- Akilo: Nepre! Niaj tagoj kune pasas dialoge...

- Testudo: Ĉu vi scias, ke tiu ĉi fakto pri mi igas scivolaj multajn miajn konatulojn.

- Akilo: Kompreneble. Kvankam hodiaŭ ne estas konsiderita stangaĵo, ne estas multaj personoj, kiuj vegetaranas.

bildo de Sandro Pollastrini

La libervola ebriulo.

 

La dialogo pri la libervolo ne finis kaj la komentoj, kiuj estis faritaj pri ĝi, instigis min daŭrigi la esploradon de tiu ĉi temo. Mi klopodis por igi la dialogon plejeble neĝena. Al vi vian juĝon!

 

Akilo kaj la Testudo denove renkontiĝas por paroli pri la libervolo.

- Akilo: Mi repensis pri nia antaŭa dialogo pri la libervolo, kara Testudo.

- Testudo: Ĉu vere? Bonege! Kaj kion vi atingis?

- Akilo: La ĉefa malfacilaĵo en la komprenado de la libervolo estis la fakto, ke la homaj voloj estas tre multe influitaj de eksteraj eventoj. Tiel ne nur ekzistas liberaj kaj devigitaj voloj; ekzistas eĉ gamo da voloj, ekde la plej sendependaj de la eksteraj eventoj al la plej dependaj. La demando estas: ĉu ekzistas la ekstremaj kaj kontraŭaj limoj de tiu ĉi gamo? Nome la liberaj kaj devigitaj voloj mem.

bildo de Sandro Pollastrini
Abonrilata enhavo


povigita de