Ensaluto

fantomo ; Operejo ; traduko ; romano

bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (70)

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (70a epizodo)

 

Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj,

Ĉar daŭre funkcias Ipernity tiun ĉi monaton, jen la sekva epizodo de via felietono, kiun mi ĵus tradukis por via plezuro!

AGRABLAN LEGADON!

 

Por malkovri la komencon de tiu romano, jen la ligilo:

www.ipernity.com/blog/mike59/748731

 

Koran dankon al IVAR kaj GINETTE pro ilia amika helpo!

 

 

"Vi neniam vidis lin sed li parolas al vi, kaj vi kredas ĉion, kion li diras, ĉu ne ? " demandis Moncharmin.

"Jes. Precipe ĉar dank'al li, mia eta Meg iĝis korifeo... Mi diris al la fantomo : "Por ke ŝi iĝos imperiestredzino en 1885, vi ne perdu la tempon : ŝi tuj estu korifeo!" Li respondis al mi : "Konsentite!"; nur unu vorton li bezonis diri al sinjoro Poligny, kaj jen farite."

 

"Nu, vi konfesas, ke sinjoro Poligny vidis lin!"

"Ne pli ol mi mem, sed tiu aŭdis lin, vi ja scias... La fantomo flustris unu vorton en lian orelon tiun vesperon, kiam li eliris tiom pala el la loĝio n°5."

 

Moncharmin suspiras. "Kia afero!" li plendas.

"Ha!" plu diras sinjorino Giry, "mi ĉiam opiniis, ke ekzistas sekretoj inter la fantomo kaj Poligny. Li konsentis pri ĉio, kion la fantomo petis. Nenion li rifuzis al la fantomo!"

 

"Ĉu vi aŭdas, Rikardo? Poligny nenion rifuzis al la fantomo."

"Jes ja, mi bone aŭdas!" konfirmis Rikardo. "Sinjoro Poligny estas amiko de l' fantomo! Ĉar ankaŭ sinjorino Giry estas amikino de l' fantomo, jen al la kerno venas ni!", li aldonis kun kruda tono."Sed pri Poligny mi ne zorgas. Mi ne kaŝas, ke la sola homo, kies sorto vere interesas min, tiu estas sinjorino Giry.... S-ino Giry, vi ja scias, kion enhavas tiu koverto, ĉu?"

bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (69)

Karaj geamikoj, karaj legantoj, Jen la sekva epizodo de la felietono, kiun vi (eble senpacience) atendis...

Pro la baldaŭa malapero de Ipernity, mi plu serĉas taŭgan retejon por daŭrigi tiun ĉi tradukadon. Jam "Google +" kaj "esperanto.com" ŝajnas bonaj anstataŭoj.

Sed ankaŭ la rusa retejo "vk.com" tre plaĉas al mi... ĉar oni povas tie facile uzi Esperanton, alŝuti muzikon kaj fotojn, ktp. (same kiel en Ipernity)!... Ankoraŭ mankas tie la ĉeesto de multe pli da esperantistoj!!!

Ĉu eble baldaŭ vi (senpage) membriĝos?(elektu la lingvon Esperanto).

Mi ŝatus legi vian opinion... Korajn antaŭdankojn!

... kaj agrablan legadon!

 

Por malkovri la unuan epizodon:

www.ipernity.com/blog/mike59/748731

 

                                                    --------------------

 

 

En la mateno, letero de l' fantomo ilin memorigis pri la limtempo.

 

"Faru kiel la lastan fojon", afable skribis la F. de l' O. "Ĉio iris glate. Donu al sinjorino Giry la koverton, en kiu vi enŝovu la dudek mil frankojn."

Kaj tiun mesaĝon akompanis la kutima koverto. Sufiĉis nur plenigi ĝin.

 

Tiu operacio devis esti farita tiun vesperon mem, duonhoron antaŭ la spektaklo. Do proksimume duonhoron antaŭ ol leviĝos la kurteno sur tiu fama reprezentado de Faŭst, ni eniras la direktoran administrejon.

 

Rikardo montras la koverton al Moncharmin kaj kalkulas antaŭ li la dudek mil frankojn, kiujn li enŝovas en tiun koverton sen fermi ĝin.

"Kaj nun, voku sinjorinon Giry", li petas.

 

bildo de Mike59

Mia nova tradukado jam aldonita ĉe IPERNITY : LA FANTOMO DE L' OPEREJO (Epizodo 67)

Karaj geamikoj...

Kun plezuro, mi prezentas al vi la sekvan epizodon de via felietono...

Eble lastfoje aperas mia traduko ĉi tie pro la baldaŭa malapero de Ipernity... Ve!

Mi tamen intencas daŭrigi tiun laboron...

Ĉar ankoraŭ ne estas klara la estonco de iPERNITY, mi proponas rendevui ĉe Vizaĝlibro (Facebook), kie mi aldonos la taŭgaj ligiloj por ebligi al vi la legadon.

Mi jam elektis esperanto.com

Por malkovri la unuan parton de tiu fama franca romano, jen ties ligilo:

www.ipernity.com/blog/mike59/748731

Agrablan legadon!

Mi tutkore dankas vin pro via fidela amikeco kaj deziras al vi FELIĈAJN FINJARAJN FESTOTAGOJN !!!

... kaj hodiau : FELIĈAN ESPERANTO-TAGON al ĉiuj!!!!

 

 

 

 

Subite Raŭl memoras... « krado, kiu rigardas al la strato Scribe… subteraĵo, kiu de la lago direkte supreniras al la strato Scribe… »

 

Jes, Kristina ja parolis pri tio !… kaj, ve ! post kiam li konstatis, ke la peza ŝlosilo ne plu troviĝas en la kesteto, li tamen forkuras al la strato Scribe.

 

Jen li estas ekstere. Li pasigas siajn tremantajn manojn sur la ciklopaj ŝtonoj. Li serĉas enirejon… eltrovas stangojn… ĉu tiuj ?… aŭ eble tiuj ĉi ? … ĉu tio estas keloluko ?… Li senhelpe desupre rigardadas inter la stangojn… Kia profunda nokto ene tie !… Li aŭskultas… Kia silento !… Li ĉirkaŭiras la konstruaĵon ! …

 

Ha ! Jen larĝaj stangoj ! Grandegaj kradoj !… Temas pri eniro al la korto de l’ administracio ! …

 

Raŭl rapidas al la pordistino :

Abonrilata enhavo


povigita de