Ensaluto

felietono

bildo de Mike59

Mia tradukado jam aldonita ĉe IPERNITY : LA FANTOMO DE L' OPEREJO (Epizodo 66)

Ĉapitro dek ses : "Kristina ! Kristina !"

 

Post la eksterordinara malapero de Kristina Daae, la unua penso de Raŭl estis por kulpigi Erikon. Li ne plu dubis pri la kvazaŭ supernatura povo de l’ Muzikanĝelo en tiu konstruaĵo de l’ Operejo, kie li diable estigis sian regnon.

 

Kaj Raŭl kuregis al la scenejo kun am- kaj malesper- frenezeco.

 

"Kristina !… Kristina !..." li konfuze ĝemis, vokante ŝin same kiel ŝi mem estus lin vokanta el la fundo de tiu obskura abismo, kien la monstro estis ŝin kunpreninta kiel predon, ankoraŭ tremantan pro ŝia dia ekzaltiĝo, vestitan per blanka mortotuko, en kiu ŝi jam oferis sin al la anĝeloj de l’ paradizo.

 

"Kristina !… Kristina !..." ree kriis Raŭl, kaj li ŝajne aŭdis la kriojn de la fraŭlino tra tiuj rompeblaj tabuloj, kiuj apartigis ilin.

 

Li kliniĝis, aŭskultis… Li vagadis sur la scenejo kiel frenezulo. Ha !… iri malsupren ! malsupren ! malsupren !… en tiun ŝakton el tenebro, kies ĉiuj eniroj estas al li fermitaj !… Ha !… tiu fragila obstaklo, kiu kutime tiel facile glitas sur si mem por lasi ekvidi la abismon, al kiu celas lia tuta deziro… tiuj tabuloj, kiujn krakigas liaj paŝoj, kiuj sonigas sub lia pezo la mirindegan malplenon de la « subterateĝoj »… tiuj tabuloj estas pli ol senmovaj ĉi-nokte : ili aspektas neŝanĝeblaj… Tiuj aspektas firmaj ĉar neniam ili moviĝis… kaj jen la ŝtuparoj, kiuj ebligas iri sub la scenejon, estas malpermesitaj al ĉiuj !…

 

"Kristina !… Kristina !..."

 

Oni forpelas lin kun ridoj… Oni primokas lin… Oni kredas, ke li havas perturbitan cerbon, tiu kompatinda fianĉo !…

 

bildo de Mike59

Mia tradukado jam aldonita ĉe IPERNITY : LA FANTOMO DE L' OPEREJO (Epizodo 66)

Ĉapitro dek ses : "Kristina ! Kristina !" Post la eksterordinara malapero de Kristina Daae, la unua penso de Raŭl estis por kulpigi Erikon. Li ne plu dubis pri la kvazaŭ supernatura povo de l’ Muzikanĝelo en tiu konstruaĵo de l’ Operejo, kie li diable estigis sian regnon. Kaj Raŭl kuregis al la scenejo kun am- kaj malesper- frenezeco. "Kristina !… Kristina !..." li konfuze ĝemis, vokante ŝin same kiel ŝi mem estus lin vokanta el la fundo de tiu obskura abismo, kien la monstro estis ŝin kunpreninta kiel predon, ankoraŭ tremantan pro ŝia dia ekzaltiĝo, vestitan per blanka mortotuko, en kiu ŝi jam oferis sin al la anĝeloj de l’ paradizo. "Kristina !… Kristina !..." ree kriis Raŭl, kaj li ŝajne aŭdis la kriojn de la fraŭlino tra tiuj rompeblaj tabuloj, kiuj apartigis ilin. Li kliniĝis, aŭskultis… Li vagadis sur la scenejo kiel frenezulo. Ha !… iri malsupren ! malsupren ! malsupren !… en tiun ŝakton el tenebro, kies ĉiuj eniroj estas al li fermitaj !… Ha !… tiu fragila obstaklo, kiu kutime tiel facile glitas sur si mem por lasi ekvidi la abismon, al kiu celas lia tuta deziro… tiuj tabuloj, kiujn krakigas liaj paŝoj, kiuj sonigas sub lia pezo la mirindegan malplenon de la « subterateĝoj »… tiuj tabuloj estas pli ol senmovaj ĉi-nokte : ili aspektas neŝanĝeblaj… Tiuj aspektas firmaj ĉar neniam ili moviĝis… kaj jen la ŝtuparoj, kiuj ebligas iri sub la scenejon, estas malpermesitaj al ĉiuj !… "Kristina !… Kristina !..." Oni forpelas lin kun ridoj… Oni primokas lin… Oni kredas, ke li havas perturbitan cerbon, tiu kompatinda fianĉo !… En kia furioza kurado tra la koridoroj el nokto kaj misteroj, nur de li konataj, Erik kuntrenis la puran infanon ĝis tiu malbelega ĉambro Louis Philippe, kies pordo rigardas al tiu lago de l’ Infero ?

Abonrilata enhavo


povigita de