Ensaluto

genetiko

Kiel rekoni geniulon de ordinara persono?

- Testudo: Kara Akilo, hodiaŭ mi havas alian interesan demandon por vi!
- Akilo: Bonege! Mi scivolas!
- Testudo: Kiel vi rekonus geniulon de ordinara persono?
- Akilo: Jen alia ŝajne simpla demando!
- Testudo: Ja, vi pravas: nur ŝajne simpla demando. Efektive, ĝis nun ĝi estis nerespondebla por mi. Ĉu vi povas helpi min?
- Akilo: Certe.
- Testudo: Bonege! Do, kiel vi rekonus geniulon?
- Akilo: Por kompreni kiel rekoni lin, oni devas difini tion, kio geniulo estas, ĉu ne?
- Testudo: Mi komplete konsentas kun vi. Kia estas via difino de geniulo?
- Akilo: Geniulo estas ulo, kiu havas eksterordinaran kapablon inventi aŭ krei en la artoj, la sciencoj aŭ la praktiko.
- Testudo: Kia estas la diferenco inter geniulo kaj talentulo? Kia estas la diferenco inter genio kaj talento?
- Akilo: Talento estas eksterordinara kapablo, sed kutime io, kio rilatas al ekzerciĝado, sed la genio estas naturdoto.
- Testudo: Kiel do vi rekonus geniulon kaj talentulon? Kiel distingi unu de la alia?
- Akilo: Simple. Konsidere ke la genio estas naturdoto, kiam oni estas fronte al eksterordinara kapablo, tiam oni devas kontroli ĉu estas ekzerciĝado aŭ ne sub tiu kapablo.
- Testudo: Praktike, kiel vi farus, kiam vi estus fronte al ebla geniulo?
- Akilo: Mi demandus al li, ĉu li ĉiam havis tian eksterordinaran kapablon aŭ ne.
- Testudo: Kaj kio, se li respondus "jes"?
- Akilo: Nu... mi scius, ke li estas geniulo, ĉar lia kapablo estas denaska.
- Testudo: Kiel vi povas esti certa pri tio? Li povus mensogi.
- Akilo: Ĉu? Kaj kial? Kion li akirus mensogante?
- Testudo: Ĉu lia kialo vere gravus? Laŭ mi ekzistas tiom multaj kialoj por mensogi pri tio, ke pri nia dialogo tio tute ne gravas.

bildo de Sandro Pollastrini

Spurante la radikojn de judeco


Traduko el la angla: Tracing the Roots of Jewishness (artikolo de la 3-a de junio 2010)

Kiuj estas la judoj? Dum pli ol unu jarcento historiistoj kaj lingvistoj debatis pri ĉu la juda popolo estas rasa grupo, kultura kaj religia unueco aŭ io alia. En lastaj tempoj esploristoj konsideris genetikajn datumojn en tiu ĉi afero. La plej lasta tia studaĵo, hodiaŭ publikigita en la revuo American Journal of Human Genetics [Usona Revuo pri Homa Genetiko], montras ke troviĝas genetika ligo inter ĉiuj judoj malgraŭ disvastigita migrado kaj miksedziĝoj kun ne-judoj. Tio ankaŭ per kontraŭpruvoj refutas la ripetajn asertojn ke la plejparto de la aŝkenazaj judoj devenas de centreŭropanoj kiuj konvertiĝis al judismo antaŭ 1000 jaroj.

La historiistoj dividas la 13 miliojn vivantajn judojn de la mondo en tri grupojn: mezorientaj, aŭ orientaj judoj; sefardaj judoj de Hispanio kaj Portugalio; kaj aŝkenazaj judoj de Eŭropo. Kvankam la Biblio spuras la judajn radikojn al la tempo de Abraham antaŭ proksimume 4000 jaroj la plejparto de la historiistoj konkludis ke la vera juda identeco datiĝas nur al la tempo iom pli ol antaŭ 2000 jaroj.

bildo de Tom Nylund
Abonrilata enhavo


povigita de