Ensaluto

Guy de Maupassant

La ŝtelisto (Guy de Maupassant)

La ŝtelisto
Guy de Maupassant



"Sed mi ja diras, ke neniu kredos ĝin.

- Tamen, rakontu.

- Mi bonvolas. Sed mi sentas la bezonon antaŭdiri, ke mia rakonto ĉiupunkte veras, kiom ajn neebla ĝi ŝajnas. Nur la pentristoj ne miros, precipe tiuj maljunaj, kiuj konis tiun epokon, kiam ŝercema spirito tiom regnis, ke ĝi daŭre obsedis nin eĉ dum la plej gravaj cirkonstancoj."

Kaj la maljuna artisto ekrajdis seĝon.

Tio okazis en la manĝoĉambro de hotelo en Barbizon.

Li daŭrigis:

"Nu, tiun vesperon ni vespermanĝis ĉe la kompatinda Sorieul, nun mortinta, la plej ekscitita el ni. Ni estis nur tri: Sorieul, mi, kaj Le Poittevin, mi kredas; sed mi ne aŭdacus aserti, ke estis li. Mi parolas, kompreneble, pri la mara pentristo Eugène Le Poittevin, ankaŭ mortinta, ne pri la pejzaĝa pentristo, bone vivanta, kaj talentoplena.

Diri, ke ni vespermanĝis ĉe Sorieul signifas, ke ni ebriiĝis. Nur Le Poittevin gardis sian prudenton, iomete dronintan, sed ankoraŭ klaran. Ni estis junaj tiutempe. Etendiĝntaj sur tapiŝoj, ni paroladis ekstravagance en la ĉambreto, kiu flankis la atelieron. Sorieul, dorson ĉe sojlo, la krurojn sur seĝo, parolis pri batalo, paroladis pri la uniformoj de la Imperio, kaj subite stariĝanta, li prenis el sia akcesoraĵa ŝranko kompletan vestaĵon de husaro kaj surmetis ĝin. Post kiam, li trude vestigis Le Poittevin-on kiel grenadiston.

bildo de Tjeri
Abonrilata enhavo


povigita de