Ensaluto

Ha

Hxajjam

Umar-i-Ĥajjam au,lau la araba transskribo ,kiun li mem donis komence de sia traktado pri "algebraproblemoj",Umar ibn Ibrahim el Nishaburi(t.e.Umar,filo de Abraham la tendofaristo la Nishaburano),estas pli konata en okcidentaj landoj sub la mallonga nomo Omar /Umar Kajjam .Li naskiĝis ĉe.1040 p.k.(433 post la Heĝiro)en la nordorienta parto de Irano,apud la urbo NIŝabur ( kiu konservas en sia nomo la memoron de la reĝo ŝahpur ,latine: Sapor,la venkinto de la Romia imperiestro Valeriano)
En la universitado de tiu urbo li studis filozofion,juron kaj historion ,sed distingiĝis precipe en matematiko kaj astronomio-astrologio,ĉi lastas sciencoj ofte rilatis kun ia sendia naturismo,kiun iliaj adeptoj propagandis sekrete .Kajjam poste publikigis diversajn verkojn en la araba au en la persa ,inter ili la ĉi supre menciitan ,en kiu li donis partan solvon de la kubaj ekvacion ,atingente ,lau la juĝo de moderna fakulo "eble la plej altan supron de la mezepoka matematiko ".Li tiam fariĝis la direktoro de fama observatoro en Merv(nun Mary),kaj en 1074 estis ,kun sep kolegoj ,komisiita de la sultano Melik ŝah Ĝaleddin reformi la persa kalendaron ; el ilia laboro rezultis novakalendaro,kiu  postulas de po unu tago ĉiu 3.770a jaro - iom pli perfekta ol la nia , kiun oni devas korekti post ĉiu 3.300a jaro .Sed tiun novan eraron ,nomatan Ĝelalia kaj originitan la 15an de marto 1079 ,la konservativaj Muzulmanoj ne akceptis.

 

 

bildo de akbar_verda.stelo@yahoo.com
Abonrilata enhavo


povigita de