Ensaluto

Hispanio

Ĉu la malamiko? Humura

bildo de Pablo

Ĉu vi iam aŭdis la judhispanan lingvon?

Kelkaj tagoj antaŭ mi akcidente malkovris ke la nacia hispana radio, per ĝia internacia radikanalo, havas programon en la judhispanan lingvon. Tiel mi ankaŭ malkovris ke mi havas tre bonan komprenan nivelon de alia lingvo pli. smiley La hispana kaj judhispana estas similegaj, kvankam ne tute samas. Legu pri tio en vikipedio.

 

Por aŭskulti la elsendon en la judhispana jen ligilo. Parenteze, tiu internacia radikanalo ankaŭ havas programojn en la angla, la rusa, la araba, la franca kaj la portugala. Mi ne certas ĉu la naciaj radielsendoj estas aŭskulteblaj eksterlande per interreto ĉar tiuj televidaj ne estas disponeblaj. Tamen logiko diras ke internaciaj elsendoj estas disponeblaj ĉie. Se mi aŭ logiko eraras, bonvole informu.

bildo de Novatago

Nombraj nomoj por stratoj

Kelkaj tagoj antaŭ, amikino sciigis al mi sian adreson. Ŝi estas amerikanino kaj tie en multaj urboj, oni nomas stratojn per nombroj kaj ŝia strato havis tian nomon. Tio pensigis min pri la taŭgeco de kutimaj nomoj por honori iun aŭ ion. En Madrido, oni intencas forigi la nomojn, kiuj honoras frankistojn (tiuj, kiuj iel elstaris dum la enlanda milito aŭ la diktatoreco en la flanko de la diktatoro Franco). Mi konsentas tiun agon, tamen mi ne certas ĉu mi konsentas ke oni nomu stratojn por honori samideanojn de estraro, aŭ aliaj personoj pli neŭtralaj ĉar, ŝajne, fari tion ofte ofendas iujn, kaj jes facile oni povas diri “kiu zorgas pri la opinio de aĉulo”, sed movi sentojn de aliaj ĉiam havas maldeziratajn sekvojn. Fakte uzi nomojn de aĵoj aŭ bestoj ankaŭ estus riska decido ĉar fojfoje aĵoj reprezentas landojn aŭ movadojn.  Mi pensas ke estus pli saĝa simple nomi stratojn per nombroj, kaj nur honori aferojn tre tre neŭtralaj, kiel pacon SED nepre ne venkojn.

 

Nu, verŝajne utopia ideo por mondo tro egoisma kaj naciisma.

bildo de Novatago

Komento pri Alejandro Casona

Alejandro Casona (legu Aleĥandro Kasona) estas unu el tiuj verkistoj, kiujn vi devas legi malgraŭ sia apogo al diktaturo.

Mi instruas ĉiusabate legoskribadon al infano (jam eliranta el la infaneco). Antaŭ tri semajnoj, mi demandis al li kion li estis leganta: li legadis Los árboles mueren de pie (La Arboj Mortas Stare) de Alejandro Casona. Por ne ĝeni lin per pli da taskoj, mi dirirs al li, ke li devin finlegi tiun libron kaj por la lernejo kaj por miaj klasoj, kaj ni ĝin komentus la sekvinta semajno.

La sabaton indikitan, mi eklegis la libron je la naŭa horo kaj duono de la mateno. Unua akto; matenmanĝo. Dua akto; duŝo. Tria akto; ploro; plorego. Kia libro! Mi relegis la finon, kaj reploris. Kiam mia lernanto alvenis, dek minutojn poste, mi devis sekigi miajn okulojn. La klaso okazis.

Kun tiu impeto, mi komencis legi hodiaŭ Prohibido suicidarse en primavera (Malpermesite sin Mortigi dum Printempo), kiu havas la saman generalan scenaron: animkuracejon (originale: "sanatorio de almas"). Mi jam legis la unuan el tri aktoj, kaj ĝi promesas.

Tio, kion Casona faras, estas meti fikcion en la realeco; inventi malverajn vivhistoriojn kun la intenco aranĝi aŭ feliĉigi ies vivon. Sed io detruiĝas, kaj venas la tensio.

Se vi vidis la filmon Le Fabuleŭ Destin d'Amélie Poulain (La Fabela Destino de Amélie Poulain) de Jean-Pierre Jeunet... bone, imagu, ke tio ĉi estas organizo de Amélie-oj. Bela imago, ĉu ne?

Mi finverkos ĉi tiun blogaĵon kiam mi finlegos la libron, kaj eble alian libron de Casona.

bildo de kreverk
Abonrilata enhavo


povigita de