Ensaluto

Infana

bildo de Pablo

2 kantetoj por Haloveno

Mia filino venis el la lernejo kantante pri Haloveno.

 

Mi esperantigis tiujn kantojn, sufiĉe facile.

 

Jen la monstro,

mia monstro

kara monstro Frankenstein*.

Jen la plej timinda monstro,

pli timinda ol iu ajn.

 

 

Jen la monstro,

mia monstro

kara monstro Graf' Drakul'.

Jen la plej timinda monstro,

pli timinda ol iu ajn.

 

 

*Frankenstein, prononcita kvazaŭ "Frankestajn".

 

Uzu la muzikon "Oh, my darling Clementine"

https://www.youtube.com/watch?v=arL3QzNBc6A

 

bildo de Pablo

Tri tre drinkemaj fratoj

Tri fratoj

Jen la langrompiloj:

Kaj la tuta kompilo:

bildo de Pablo

Porinfanaj fabeloj, mallongaj filmoj

Jen 10 filmetoj por geninfanoj, cxiuj el bookbox (http://www.bookbox.com/).

Bona prononco, kaj bona aspecto:

Kutime, por mi estas malfacile trovi esperantaĵojn por geinfanoj, kun bona kvalito (el teknika vipunkto, ne el la arta). Geinfanoj volas kolorojn, kaj amatorectajn aferojn kutime ili ne ŝatas (almenaŭ kiam ekzistas alternativo).

Ĝuu unu escepton.

bildo de Pablo

Kuru ĉevalido

Jen alia porinfana filmeto:

aŭ por rekta aŭskultado:

Por vidi la tutan kompilon (ĝis nun, 8 filmetoj):

bildo de Pablo

Leterportisto

Jen alia filmeto el la projekto "Jen paŝe, jen trote, jen galope!"

Mia 6 jaraĝa filino helpis min per voĉo, kaj per siaj manoj.

Se vi volas vidi la tutan liston, jen ĝi:

bildo de Pablo

unu, du, trua ŝu

Jen alia video el la projekto "Jen paŝe, jen trote, jen galope!"

Por aŭskulti sen video

bildo de Pablo

Jen paŝe, jen trote, jen galope. Finita projekto

La projekto, pri kiu mi skribis kelkajn blogaĵojn, estas preta.

 

La projekto enhavas ankaŭ la tekston por legi ĝin. 29 paĝoj.

Ĝi havas 4 arhhivoj:
1. Rekta ligilo por aŭskulti sen elŝuto: bit.ly/1qcdiXz
2. Pdf kun la teksto por printi: bit.ly/1jE88Og (md5:
a044e6744038ef584f6d8434266e5e
9c) 279KB
3. epub por elektronikaj libroj: bit.ly/1oj0HQO
(md5:

81eeea49345b1a0e245edaf518c89e43) 107KB
4. mp3 arĥivoj: bit.ly/1mBYifQ (md5:a674fb1c42ae3c4a703a55c8e2c8f8fe) 32MB
5. ogg arĥivoj: bit.ly/V4DqYW (md5: f78a5996ff80c1d9c68ed7964c829af3) 39MB

Baldaŭ mi publikigos ankaŭ la .flac kaj la editeblaj tekstoj.

Bonvole, estu libera komenti.
 
 

Porinfanaj fabeloj kaj aliaj infanaĵoj

Jen kelkaj fabeloj:

http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/

 

Pretaj por elŝuti laŭ .pdf-a formato, kaj kelkaj filmetoj aŭ voĉo.

 

bildo de Pablo
bildo de Pablo

Infana kantkompilo preskaŭ finita

Pli da novaĵo pri la porinfana kantkompilo.

 

Kiel mi diris antaŭe (http://esperanto.com/enhavo/progresoj-pri-la-porinfana-kompilo) la registrado estas finita. Sed ne nur la registrado, ankaŭ la tekstoj.

 

La kantkompilo nomiĝos "Jen paŝe, jen trote, jen galope!"

Ĝi enhavas 50 kantetojn, kaj daŭras ĉirkaŭ 15 minutojn.

 

Mankas nur kelkaj bildetoj por plibeligi la tekston.

 

Baldaŭ ĝi estos elŝutebla la la formatoj:

 

La teksto aperos kiel editebla formato .odt (por libreoffice / openoffice), kiel .pdf kaj kiel .epub, por ke ĉiuj kapablu legi.

 

La permesilo estos

Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 (

(http://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo.)

Progresoj pri la porinfana kompilo

La registrado estas jam finita, mankas nur aldoni kelkajn bildojn, kaj dizajni la ĉefpaĝon.

 

La kantkompilo enhavas 50 kantetojn, kaj daŭras ĉirkaŭ 15 minutojn.

 

Baldaŭ vi scios pli tra ĉi tiu blogo.

bildo de Pablo
Abonrilata enhavo


povigita de