Ensaluto

Informletero de Vinilkosmo n-ro 36

Informletero de Vinilkosmo n-ro 36 Decembro 2012

  Informletero de Vinilkosmo n-ro 36
pri aktualaj esperanto-muzikoj

Decembro 2012


 
 

Saluton !
Post longa silento, la novajhoj amasighis, kaj nun ni plezure dividas ilin kun vi okaze de la jarfino.

Jen nova titolo sur la bretoj de Vinilkosmo, de la okcitana kantisto Patric, jam tre populara en sia regiono, kaj kiu deziras dividi sian muzikkulturon kun kiom eble multe da homoj. Aliaj projektoj aperas sur nia horizonto, kaj ni ankau alvokas al aktiva partopreno en ilia produktado.

La FAME-Premio donita chijare al la direktoro de Vinilkosmo, Floréal Martorell, pro lia rimarkinda agado kaj subteno al multenombraj esperanto-artistoj, estis ricevita kial bela kuraghigo por daurigi chi tiun aventuron longan de jam du jardekoj!

Ni esperas ke la mondofino anoncita de la majaoj por la 21a de decembro 2012 estos nur la 184a erara anonco depost la falo de la Romia Imperio! Sekve, kristnasko devas senmanke okazi la 25an de decembro. Do, estas jam la momento por pensi acheti chiujn donacojn, interalie la nombrajn kodiskojn acheteblajn che www.vinilikosmo.com. Ni atendas multenombrajn mendojn, kaj jam antaudankas vin.

Vinilkosmo antaudeziras al vi mirindajn jarfinajn festojn!

Vinilkosmo-Novajhoj

Okcitanio - PATRIC - vkkd 113

bildo de VINILKOSMO
Abonrilata enhavo


povigita de