Ensaluto

Subtenu!

Ĉiuj servoj de Esperanto.com estas senpagaj. Ni bezonas monon por domajno, servilo kaj multaj aliaj elspezoj! Vi povas donaci:

1.Pere de UEA-konto: esco-b
2.Pere de PayPal sistemo
Klaku suban butonon por donaci!


Ĉiu donacinto iĝas subtenanto kaj ricevas specialan bildeton en la profilo: Pliaj detaloj

kiel

Kiel elekti registrilojn por registri hejmajn karaokeojn (Gvido por tute nesciuloj).

Multaj esperantistoj emas registri kantojn, kaj unu el la plej rapidaj manieroj estas simple uzi karaokeojn, facile trovebla per interreto, sed povas okazi ke ili ne scias kiel fari tion aŭ la rezulto ne estas tiel bona kiel oni atendas. Mi ŝatus iom helpeti por konstrui la unuan pecon de hejma sonstudio.

Mi ne estas fakulo, eĉ ne granda spertulo, sed ja legis kaj havis iom da sperto, kaj mi celas ke vi, leginte ĉi tion, havos iom pli klare kion vi bezonas. Ĉefe ĉar plejmulton da artikoloj kiujn vi trovos interrete estos por profesiuloj aŭ duonprofesiuloj, kaj tio rekomendita tie pli kostas, por nura hobeo. Se vi estas spertulo, iru for legi ion pli profunda!

Unua ĉapitro. Elekti mikrofonon:

Plej grava afero, ne prozorgu pri stereo. Registru laŭ "mono", kaj poste, ĉe la komputilo, eblas fari la stereon, aŭ, eble, eĉ ne indas fari tion.

Estas du plej gravaj parametrojn por elekti mikrofonon: Direkteco kaj Teĥnologio.

1. Direkteco
Tio siginifas ĉu la mikrofono kaptos la sono nur el unu direkto aŭ el sia tuta ĉirkaŭaĵo.

Ni celas registri karaokeon, do, ni ne moviĝos ĉirkaŭe, kaj ni kapablos resti senmovaj, do, kutime, pli bonas direkta mikrofono. Tio helpos por ke ĉirkaŭaj bruoj (proksima komputilo, televido, malvarmujo...), ne estos tiom forte kaptitaj. Se ni celus fari podkaston kun kelkaj partoprenantoj, eble la elekto estus alia.

Estas aliaj klasoj da mikrofonoj, sed ĉi tio ne estas kursego, nur eta enkonduko.

2. Teĥnologio
Nun ni parolos pri du malsamaj teĥnologioj.
Kondensilaj kaj dinamikaj mikrofonoj

En profesia etoso, estas teorioj pri kiun uzi por kio, kiam..., registri samtempe per ambaŭ kaj miksi poste... (ni estas amatoraj, ni ne povas gasti tiom da mono nur por ludi kaj eksperimenti!)

bildo de Pablo

Kiel mirinda mond'! (What a wonderful world en esperanto)

Kaj por sekvi mian antaŭan blogaĵon (http://esperanto.com/enhavo/muzikumejo-nova-jutuba-kanalo), mi ŝatus prezenti la unuan laboron:

Kiel mirinda mond'!

Ĝi temas pri esperanta versio de la fama kanto skribita de Bob Thiele "George Douglas") kaj George David Weiss, kaj fame kantita de Louis Armstromg.

bildo de Pablo

kiel debati

Antaŭ iom da tempo, mi legis bona normaro pri "kiel debati".

 

Ĝia origino esas http://www.atheismresource.com/, kaj nur pro tio, oni povus pensi, ke ĝi temas pri religiaj aferoj,sed ĝi estas utila por ĉiuj diskutoj.

 

Ĝuu ĝin!

 

bildo de Pablo

Kiel akceptas Amikigxpeton?

Mi opinias multe pri la amikecon kaj intresas havi multajn geamikojn,pro tiu ordinare mi sendas amikiĝpetojn ,kaj tiuj geamikoj ke intresas akceptas miajn petojn, sed mi nuntempe havas 2amikiĝpetojn kaj bedaurinde mi ne scipovas kiel akceptu tiujn kaj kiujn klakarojn pro tiu premu,bonvolu gvidi min ,kun multajn dankojn.

bildo de akbar_verda.stelo@yahoo.com
Abonrilata enhavo


povigita de