Ensaluto

komputilo makoso unikso gnu libera softvaro homebrew macports malfermita kodo

bildo de Ingolf Jandt

Homebrew -- Alternativo al MacPorts

Antaŭ kelkaj tagoj mi trovis Homebrew. Ŝajne estas ĝi la ilo, kiun mi delonge bezonas.

Ĝi estas maniero aŭtomate instali uniksecajn programojn, kiujn ne kunmetis Apple al la operaciumo.

Ekzistas jam du konataj iloj por tiu ĉi tasko: Fink kaj MacPorts. Sed ili ambaŭ havas malavantaĝojn: Fink ofte nur havas tre malaktualajn versiojn. Kaj MacPorts, kiun mi regule uzas (is?) instalas multon da softvaro, kiun uni jam havas kiel parto dela baza sistemo, aŭ kiun oni simple ne volas, kaj malsukcesis/forgesis malebligi. Ofte post aktualigo la tuta sistemo estis rompita, pro konflikto inter la Apple-aj kaj la MacPorts-aj bibliotekoj. (Fakte, mi ofte post kelkaj semajnoj ĉion forviŝis kaj reinstalis, ĉar estis pli simple ol ĉion repari/purigi.)

Nu, mi estas elprovanta alternativon: Homebrew, http://mxcl.github.com/homebrew/

Mi ankoraŭ ne povas diveni, ĉu ĝi estas perfekta. Ĉiukaze ĝi evitas instali duoblaĵojn, kaj ne havas komplikas sistemon de "variantoj", fontoj de la plej multaj problemoj.

Do, mi konsilas al ĉiuj Apple-uzantoj elprovi ĝin.

ingolf

 

 

Abonrilata enhavo


povigita de