Ensaluto

kurado

Kurado 3

Mi estas tre kontenta pri mia kurjaro de 2017 :-)

 

Ne nur, ĉar mi sukcesis plutrejnadi eĉ dum vintro, sed ankaŭ ĉar mi plioftigis mian trejnadon al tri fojoj en la semajno (kaj ial kurado multe pli feliĉigas ol tablotenisludado). Ankaŭ danke al amikino, kiu jes malhelpas mian aŭskultadon de sonlibroj dum kurado, sed tamen des pli helpas ĉar ŝi akompanas min dufoje en la semajno kaj agrabligas la kuradon pro la eblo de babilado. Kaj ankaŭ gravas, ke precipe dum mallumo estas pli sekure kuri duope. La tria fojo en la semajno daŭre restis la gruptrejnado en klubo.

 

Entute mi partoprenis en 11 konkursoj (pli aŭ malpli seriozaj). Inter ili la plej mallongaj distancoj estis po 5 kilometroj en la unua kaj la lasta konkurso. La plej longa distanco estis 13,3 kilometrojn longa. La plej fora konkurso kiun mi partoprenis estis en Vieno. Plej ofte mi kuris distancojn de 10 kilometroj, kiujn mi trifoje kuris en malpli ol unu horo (kiu estis mia celo por 2017).

 

Aparte plaĉas al mi, se oni povas kombini kuradon kun boncelaj donacoj, do se la profiton de iu kuradkonkurso oni doncacas al boncelaj organizoj (do ekzemple por subteni virinojn kiuj suferis perforton, aŭ por bestoprotektado, aŭ por sportistoj en rulseĝoj). Ankaŭ bonas kiam oni per la sportumado konsciigas pri grava subteninda laboro de kelkaj organizoj (do ekzemple mi kolektis kilometropoentojn por paliativmedicina (mortakompana) malsanulejo de mia urbo.

 

bildo de Sunjo

Iom pli pri kurado

Pasintjare mi jam skribis kiel mi komencis kuradon (http://www.esperanto.com/enhavo/kurado-%C4%B5ogado-por-komencantoj-%E2%8... ). Post la konkurso en majo mi decidis plutrejnadi sola. Sed baldaŭ poste venis ferioj, kiuj interrompis la ankoraŭ ne sufiĉe fiksitan rutinon, kaj krome mi de ie kaptis inflamon ĉe la granda piedfingro de la maldekstra piedo. Tiu inflamo okupis kaj suferigis min dum pli-malpli kvar monatoj kaj paŭzigis min dum tiu tempo pri sportumado. Du operacietojn poste kaj kun unu ungo malpli mi ne trovis la emon rekomenci la kuradon sola. Pri tio ankaŭ ludis rolon, ke jam estis antaŭ la malvarmaj kaj malhelaj sezonoj.
 
Estis do la demando ĉu kurado simple ne estas taŭga sporto por mi aŭ ĉu mi denove provu ĝin. Mi elektis la duan eblon kaj denove aliĝis kaj al la benefica kuradkonkurso kaj al la prepariga kurso. Tiu kurso en 2016 tre similis al tiu en 2015, do mi ne volas skribi multon pri ĝi. Mi nur kun bedaŭro devis konstati ke mi ne havis avantaĝon pro mia pasintjara kurspartoprenado (do mi ne pli rapide realkutimiĝis kaj ne atingis pli bonan rezulton en la konkurso).
 
Poste mi kun kelkaj aliaj el tiu grupo aliĝis al kuradgrupo en klubo. Unufoje en la semajno ni kuras kune, kaj unufoje en la semajno memstare. La grupa trejnado havas la avantaĝon ke eĉ se oni ne vere volas kuri (pro pigreco aŭ aĉa vetero) oni tamen volas revidi la aliajn kaj babili kun ili. Krome ni havas subtenon de unu aŭ du trejnistoj, kaj pli varian trejnadon ol antaŭe (kun ŝtuparkurado, montokurado, kurado kun rapidecŝanĝoj, ktp.).
 
En septembro mi denove partoprenis 5-kilometran konkurson kaj, kvankam estis terure varmega vetero, plibonigis mian rezulton. En oktobro mi kun iom da fiero sukcese partoprenis mian unuan 10-kilometran konkurson.
 

Kaj nun? La defio por la vintro estas daŭrigi la trejnadon.

bildo de Sunjo
Abonrilata enhavo


povigita de