Ensaluto

lando

Pri mia vivo. Ĉu vi ne envias ĝin?

Mi parolos iom pri mi:

 

Mi estas mezaĝulo, ne tiom maljuna por suferi malsanojn, sed ne tiom juna por ne havi iom da vivsperton. Mia laboro estas komforta: mi gajnas sufiĉan monon, ne por esti riĉulo, sed sendube, mi ne havas monajn problemegojn. Mi ne parolos pri mia familia situacio, ĉar mi ne ŝatas paroli pri aliaj konkretaj homoj, sed mi diros, nur, ke mi tre feliĉas pri ĝi.

 

Kaj iom pri mia lando:

Bonŝance, mi naskiĝis en bona parto de la mondo: ĉi tie la vivstilo estas agrabla, ne tiom streĉita kiel en aliaj landoj, sed ĉi tie oni ne estas pigruloj, simple ni laboras por vivi, ne vivas por labori.

 

Pri mia urbo:

Mia urbo estas bona urbo por loĝi kaj por vivi. Estas ne tiom granda, ke oni devas veturi (publike aŭ private) ĉiel, kaj ĝi estas sufiĉe granda por havi preskaŭ ĉiuij servoj.

 

Pri mia kvartalo:

Ĝi estas bona kvartalo, ĝi ne estas en la riĉa parto de la urbo, sed, sendube, ankaŭ ne mizera. Ĝi estas sufiĉe silenta, kaj havas sufiĉajn servoj por la ĉiujtaga vivo. La riĉuloj devas uzi aŭton por ĉion, kaj la povraj kvartaloj estas tro malpura.

 

Pri strato:

Ĝi ne estas la ĉefa avenuo de la kvartalo. Tio signifas ke la trafiksono ne afektas min. Aliflanke, la strato ne estas tre mallarĝa. Tio signifas, ke ĝi havas arbojn. Mmi kontentas pri loĝi tie ĉi.

 

Pri mia konstruaĵo:

Ĝi estas sufiĉe nova, sed ne tiom nova, ke oni devas malkovri novajn difektojn, kaj ne tiom malnova, ke al ĝi mankas, eĉ lifto.

 

Pri mia apartamento:

Ĝi belas. Ĝi estas sufiĉe alta por ne aŭdi la strtatajn bruojn, sed ne tiom alta, ke oni ne povas malfermi fenestrojn pro la vento.

 

Pri mia dormoĉambro:

Ĝi estas en la plej bona parto de la apartamento. Mi ne aŭskultas la najbarojn, kaj samtempe, ĝi havas sufiĉan lumon por legi.

 

bildo de Pablo
Abonrilata enhavo


povigita de