Ensaluto

libera poezio

Vento el Mistero

Vivo kaj mistero kiel aero en mia koro

Ventoj kun odoro de naturo

Ĉu juveloj estiĝis por montri sin fejsbuke?

Ĉu ili tiel fias esti nutro por malsaĝulo?

La vivo brilas pro mistero

Mistero al mi donas siajn virtojn

Ruĝaj folioj defalas de fendformaj branĉoj

la grundon riĉigas per ruĝa suko

ruĝega sento kiel pasio

kiel amo kaj dolĉa morto

Mia egoo mortantas

kaj la naturo kreskas en mi

profitante la brilan ŝancon

mi permesas ĝin

kaj sian paŝadon en mia profundo

Espereble siaj kreskantaj branĉoj

deĉerpos de mia koro

tiajn infanajn ludilojn

La profundo bonodoras

mi ja scias tion

kaj Spirajn volas ludi

bildo de Spirajn Senpretend
Abonrilata enhavo


povigita de