Ensaluto

lingvistiko

Bebaj lingvokapabloj dependas de cerbpartoj aliaj al la adoltaj

Beboj lernas lingvojn pli facile ol ni, adoltoj. Verdire ili estas lingvistikaj geniuloj.
Adoltiĝante ni estas limiĝataj per nia nasklingvo. Ekzemple, japanoj ne distingas sonojn [l] kaj [r], ĉar ilia lingvo havas nur sonon [r]. Sed tiu estas vero nur priskribante adoltajn japanojn. Japanaj beboj facile distingas tiujn sonojn. Ankaŭ diversajn gramatikajn komplikaĵojn infanoj kaptas pli facile ol ni, kiam lernas alian lingvon.
La kaŭzo de tiu ĉi infana genieco estas plejparte nekonata.
Nova esploro de neŭrobiologoj el Vaŝingtona Universitato donas novajn faktojn kiuj helpos (ni esperas!) pli bone kompreni la procezon de la infana lingvakirado.

Scientistoj esploris cerbojn de 19 geknaboj 7 monatoj aĝaj per magneta tomografio. Post kvin monatoj ili esploris lingvajn kapablojn de samaj infanoj. Verdire tiomaĝaj homidoj ne parolas lingve. Sed oni povas esprimi kiom proksime al "vera" parolado estas ilia babilado - kaj kiom bone ili povas distingi konatajn vortojn.
La lingvsukcesoj de esploritaj geknaboj estis komparataj kun iliaj tomografiaj rezultoj.
Okazis, ke lingvaj kapabloj en unujaraj infanoj povas esti divenataj surbaze koncentraĵoj de griza substanca (korpoj de neŭronoj) kaj la blanka (iliaj fibroj) en du cerbpartoj: cerbeto (cerebelo) kaj hipokampo.
Tiu rezulto estas surpriza, ĉar nek hipokampo, nek cerbeto estas ligita kun lingvo en adoltaj cerboj. Hipokampon oni ofte ligas kun memoro, kaj cerbeto kontrolas moviĝojn.
Ebla interpreto de la rezultoj estas la sekva: hipokampo helpas al infano memori novajn vortojn kaj sonojn, kaj cerbeto - moviĝi ĝustamaniere partoj de parolaparato (lango, gorĝo ktp.).
La esploro ne nur helpos pli bone kompreni la procezon de la lingvakirado. Estonte ĝiaj rezultoj lasos korektiĝi anomalioj en infanevoluiĝo.

bildo de polenadisto
Abonrilata enhavo


povigita de