Ensaluto

literaruo

Ĉu vi volas esti recenzisto de la revuo Esperanto?

Kio pri recenzoj?
1- KD : de nun la revuo Esperanto havas ĉefan KD- recenziston: la muzikestro Flávio Fonseca recenzos ĉiujn KD-ojn, ĉiam rigore laŭ la samaj teknikaj kaj muzikaj kriterioj. Do, ĉiuj muzikistoj estos taksataj tute egale. Se estos necese, Flávio Fonseca serĉos helpantojn. Mi pretas sendi lian karier-historion en Esperanto al tiuj kiuj ĝin petos rekte al redakcio@revuoesperanto.org aŭ al tiuj, kiuj private ĉe Kuglo+ informos sian retadreson al la redakcio.
2- LIBROJ : Mi donas la starton al la serĉado de kompetentaj recenzistoj. Mi ne sukcesis havigi al mi liston de la ĝisnunaj recenzistoj, kun la respektivaj retadresoj. Aliflanke, mi starigos regulojn, por ke la recenzoj kongruos kun la fakto, ke la revuo disponos maksimume (sed regule) nur unu paĝon por recenzoj, kiuj devos havi averaĝan nombron de vortoj. Do ne plu aperos recenzoj tre malllongaj flanke de tro longaj. Kandidatoj sin prezentu per la informata ligilo
: http://bit.ly/1br7a8k

bildo de Revuo Esperanto
Abonrilata enhavo


povigita de