Ensaluto

malhajko

Hajkoj, malhajkoj kaj/aŭ hajkecaj poemetoj

Okej, mi decidis malobei parton de la unua devo de la Esperantisto (se iu ne konas la dek devojn de la Esperantisto jen ligilo al foto: https://www.flickr.com/photos/11397422@N08/14521870270/lightbox/ ) - temas pri „lasu la versfaradon al poetoj“

 

Do, en la literatura kurso dum la SES ni lernis iom pri hajkoj (http://eo.wikipedia.org/wiki/Hajko ) kaj malhajkoj. La lasta kaj plej grava regulo: vi rajtas fajfi pri la reguloj.

El tio rezultiĝis mia unua hajko en Esperanto (certe mi iam jam verketis germanan hajkon dum mia lerneja tempo):

 

Bruas la nokto

sendormiga varmec'.

Ĉu estas sonĝo?

 

Poste vekiĝis mia vortludemo, do jen kelkaj pliaj (kelkaj tute sen intencita senco, kelkaj kun. Divenu mem kiuj estas kiuj):

 

Vivo kaŝiĝas

sub la blanka kovril'.

Ĉu senutil'?

 

grizas la tagoj

ili ĉiam similas

vivo atendas

 

arĝentaj faloj

de ĉerizflorpetaloj

la luno dronas

 

la minutŝtelistino

anoncis ludon

mi volas partopreni

bildo de Sunjo
Abonrilata enhavo


povigita de