Ensaluto

malsanulo

El granda Sadio

Scieculo  malpie kondutanta similas al

blindulo torĉo -portanta.

 

Kiu vane sian vivon pasigis,

Tiu aĉetis nenion sed pagis.

 

 

tradukis;Kejhan Sajjadpur

bildo de akbar_verda.stelo@yahoo.com

La libervola ebriulo.

 

La dialogo pri la libervolo ne finis kaj la komentoj, kiuj estis faritaj pri ĝi, instigis min daŭrigi la esploradon de tiu ĉi temo. Mi klopodis por igi la dialogon plejeble neĝena. Al vi vian juĝon!

 

Akilo kaj la Testudo denove renkontiĝas por paroli pri la libervolo.

- Akilo: Mi repensis pri nia antaŭa dialogo pri la libervolo, kara Testudo.

- Testudo: Ĉu vere? Bonege! Kaj kion vi atingis?

- Akilo: La ĉefa malfacilaĵo en la komprenado de la libervolo estis la fakto, ke la homaj voloj estas tre multe influitaj de eksteraj eventoj. Tiel ne nur ekzistas liberaj kaj devigitaj voloj; ekzistas eĉ gamo da voloj, ekde la plej sendependaj de la eksteraj eventoj al la plej dependaj. La demando estas: ĉu ekzistas la ekstremaj kaj kontraŭaj limoj de tiu ĉi gamo? Nome la liberaj kaj devigitaj voloj mem.

bildo de Sandro Pollastrini
Abonrilata enhavo


povigita de