Ensaluto

murdisto

Murdisto (ludo)

Kiam mi aĝis inter 19 kaj 21 jaroj mi somere dum miaj ferioj vojaĝis al feriaj kampadejoj kiel akompananto por infanoj. Tie ni estis kutime ĉirkaŭ 30 plenaĝuloj kiuj respondecis pri ĉirkaŭ 200 infanoj kaj junuloj sub 18 jaroj. Estis ĝenerale amuza tempo, sed unu afero kiu plej plaĉis al mi estis la murdisto-ludo, kiun ni ludis nur inter la akompanantoj.

 

Jen la priskribo/la reguloj:

„Murdisto“ estas komunikadludo, komparebla al la en Esperantujo tre ŝatata ludo „Homlupo“. Sed en komparo al „Homlupo“ „Murdisto“ povas daŭri pli longe, ekzemple kelkajn tagojn, kaj dum oni ludas ĝin oni povas okupiĝi pri aliaj aferoj preskaŭ kiel kutime.

Bezonata materialo nur estas la mortigilo (kutime noto sur kiu estas skribita „vi ĵus mortis“) kaj listo de la partoprenantoj kun skribilo.

bildo de Sunjo
Abonrilata enhavo


povigita de