Ensaluto

muzikumejo

bildo de Pablo

Enketo pri muziko en esperanto

Muzikumejo ne nur temas pri esperantigi kantojn, aŭ fari novajn kantojn en Esperanto. Ni ankaŭ celas helpi diskonigi ĉiun bonan muzikon en Esperanto. Rakontu pri viaj ŝatataj esperantaj kantoj! Komentu sube por proponi kantojn, aŭ voĉdonu la komentojn kiuj proponas kanton, se vi ŝatas la proponitan. La sola kondiĉo, ĝi estu en Esperanto. Estas neniu alia limo, ajna stilo bonas, ne gravas ĉu ĝi estas originalo aŭ adaptaĵo. Vi rajtas proponi kelkajn kantojn kaj voĉdoni multajn aliajn. Ni preparos kompilon kaj ludliston por la plej voĉdonitaj. Post du semajnoj ni kalkulos.

Proponu kaj voĉdonu!

Johnny B Goode - Chuck Berry en Esperanto

En muzikumejo ni estis laborantaj pri "Jonhhy B. Goode" de Chuck Berry (https://eo.wikipedia.org/wiki/Chuck_Berry), kiam ni eksciis pri lia forpaso.

Jen nia eta omaĝo:

bildo de Pablo

Mi ŝatas vin - alvoko por kunlaboro

Muzikumejo pretigas novan muzikfilmon, kaj ni ŝatus ke ĝi estos vere amuza, ni petas vian helpon.

Simple fotu vi mem, kaj la teksto "mi ŝatas vin" devas esti videbla.

 

Facile, ĉu ne?

 

Inter ni ĉiuj atingos plej amuzan muzikfilmeton!

bildo de Pablo
bildo de Pablo

Lulkanto de Ursino

Saluton, mi ŝatus montri novan kanton de muzikumejo.

Nun, ĝi temas pri kanto el la rusa animacia filmo "Umka".

kantkompilo 2016

Jen videoresumo pri la jaro 2016:

bildo de Pablo

Kiel mirinda mond'! (What a wonderful world en esperanto)

Kaj por sekvi mian antaŭan blogaĵon (http://esperanto.com/enhavo/muzikumejo-nova-jutuba-kanalo), mi ŝatus prezenti la unuan laboron:

Kiel mirinda mond'!

Ĝi temas pri esperanta versio de la fama kanto skribita de Bob Thiele "George Douglas") kaj George David Weiss, kaj fame kantita de Louis Armstromg.

bildo de Pablo

muzikumejo - nova jutuba kanalo

Saluton, mi ŝatus prezenti al vi novan jutuban kanalon, farita de la komunumo.

 

Ĝi nomiĝas muzikumejo, kaj mi lasos ke vi decidos pri kio ĝi temas ;)

 

Jen la ligilo

https://www.youtube.com/channel/UCONug7A68l0eCK-740ssyhw

 

La celo estas fari sufiĉe altkvalite esperantajn kantojn (kaj originalaj kaj tradukitaj) kun bonajn filmojn por diskonigi per jutubo. Pli bone kaj pli bele ol neniu kapablos per si mem

 

La kapabloj estas diversaj...

Traduki aŭ verki novajn kantojn (mi ne scias kial, sed, en esperantujo ne tio mankas...), provlegi, provkanti, kanti, miksi, muziki, desegni, foti, filmi, videomunti... Aŭ io alia kio povas esti interesa por fari kaj montri muzikon.

 

Mi esperas montri al vi novaĵojn.

 

bildo de Pablo
Abonrilata enhavo


povigita de