Ensaluto

nombroj

bildo de Pablo

dek bovinoj, orkestra versio

Jen versio de dek bovinoj, nekredeble!

Por aŭskulti la originalan:

bildo de Pablo

Dek bovinoj

Saluton, jen nova kanto, kies nomo estas "Dek bovinoj"

Mi diskonigas ĉi tie iom malfrue (ni jam publikigis ĝin ĉe youtube antaŭ 5 tagoj) pro manko da tempo. Kompreneble, estas pli facile publikigi ion ĉe youtube ol publikigigi ĉe youtube, kaj poste per esperanto.com.

Ĝis nun, ĝi estas la plej sukcesa filmeto, se oni rigardas nun la spektojn. Ĝi atingis pli ol 800 spetojn post 5 tagoj! Nekredebla cifero por filmeto kies publiko estas tiom konkreta.

Nombraj nomoj por stratoj

Kelkaj tagoj antaŭ, amikino sciigis al mi sian adreson. Ŝi estas amerikanino kaj tie en multaj urboj, oni nomas stratojn per nombroj kaj ŝia strato havis tian nomon. Tio pensigis min pri la taŭgeco de kutimaj nomoj por honori iun aŭ ion. En Madrido, oni intencas forigi la nomojn, kiuj honoras frankistojn (tiuj, kiuj iel elstaris dum la enlanda milito aŭ la diktatoreco en la flanko de la diktatoro Franco). Mi konsentas tiun agon, tamen mi ne certas ĉu mi konsentas ke oni nomu stratojn por honori samideanojn de estraro, aŭ aliaj personoj pli neŭtralaj ĉar, ŝajne, fari tion ofte ofendas iujn, kaj jes facile oni povas diri “kiu zorgas pri la opinio de aĉulo”, sed movi sentojn de aliaj ĉiam havas maldeziratajn sekvojn. Fakte uzi nomojn de aĵoj aŭ bestoj ankaŭ estus riska decido ĉar fojfoje aĵoj reprezentas landojn aŭ movadojn.  Mi pensas ke estus pli saĝa simple nomi stratojn per nombroj, kaj nur honori aferojn tre tre neŭtralaj, kiel pacon SED nepre ne venkojn.

 

Nu, verŝajne utopia ideo por mondo tro egoisma kaj naciisma.

bildo de Novatago
Abonrilata enhavo


povigita de