Ensaluto

okcidento

Kontraŭ okcidento

Tre ofte, oni aŭskultas aŭ legas pri la okcidentaj landoj.

 

Pro historiaj kialoj, mi ja kutime komprenas la aferon, sed ne ĉiam.

 

Por esperanto, mi tute malkunsentas nomi okcidenton unu lokon.

 

Okcidento, aŭ oriento estas direkto, sed ne loko.

Malsame, nordo kaj sudo estas kaj direkto kaj loko.

 

Oni povas iri orienten, kaj devas esti ĉe la oriento de ie.

Malsame, oni povas iri norden, kaj esti norde (en la norda poluso, ekzemple).

 

De kiam la tero estis plata,

 

 

La afero estas klara:

Oriento -> Azio

Okcidento -> Eŭropo

Sudo -> Afriko

 

 

Poste, oni povas elekti, ke la malsamo oriento/okcidento devenas el la romia imperio

okcidenta:

kaj orienta

 

Ege amuze, ĉu?

 

Nun ni (preskaŭ) ĉiuj scias ke la Tero estas sfera, kaj Eŭropo estas ĉe la okcidento de Azio, kaj Ameriko ĉe la okcidento de Eŭropo, kaj Azio ĉe la okcidento de Ameriko.

 

Tial, okcidento ne estas loko, sed direko.

 

Mapo uzata kutime en Eŭropo:

 

Mapu uzata kutime en Ameriko:

 

bildo de Pablo
Abonrilata enhavo


povigita de