Ensaluto

persikujo

La urso kaj la persikujo

Antaŭ iom da tempo, mi hazarde trovis ĉi tiun historion, kaj mi ĝin tradukis. La origina estas hispane. (http://pez-diablo.blogspot.com.es/2008/08/el-oso-y-el-duraznero.html)

Jen:

Iam, en la mezo de arbaro, estis vilaĝeto. Bela kaj normala vilaĝeto, simila al ĉiuj de similaj rakontoj, kun sia lernejeto, preĝisto kaj eĉ ŝuisto.

Tre proksime al la vilaĝeto, estis persikujo, granda sovaĝa persikujo. Ĉiuj someroj siaj branĉoj plenis je dikaj fruktoj, kiujn la geknaboj rigardis el malproksimaĵo.

Ili nur rigardis, ĉar nenion povis fari ili.

-Ne prenu persikojn de tiu persikujo -La patrinoj konselis-. Estas urso kiu ĉirkaŭas la arbon kaj manĝas tiujn kiuj proksimiĝas.

Kaj la geknaboj obeis, kompreninde. Oni rakontis pri petolaj kiuj manĝinte persikojn, estis voritaj de la urso. Do, la geknaboj kunestis ĉe la vilaĝa limo, kaj rigardis la persikojn, prisonĝante la dolĉan fruktopulpon, sed ĉiuj restis malproksime.

Ĉiuj, krom unu.

Unu tago, ja la siesta horo, la kuraĝulo iris rekte persikujen. Li prenis persikon timante, rigardis karese ĉiuflanke, ĝin manĝis kaj ĵetis la kernon. Poste, manĝis alian, kaj alian, kaj alian. Li manĝis ĝis ne povi plu manĝi, kaj ekdormis sub la ombro de la arbo.

Tie lin trovis sia patrino ĵus antaŭ la nokto.

-Mi diris, ke ne maĝu persikojn- ŝi kriis dum ŝi batis lin. La urso povis manĝi vin!

Sed la urso ne manĝis lin, kaj tiu novaĵo stuporis la gevilaĝanoj. Ĝis nun, ĉiuj rakontoj estis samaj: Knabo kiu manĝis persikojn, knabo kiu iris al la stomako de la urso. Tiu nokto, la inteligentaj homoj kunestis por pripensi la aferon, dum ili lud-kartis kaj trinkis brandon.

-Eble la urso mortis- elpensis la var-tenejisto. La rakontoj estas ege malnovaj.

-Neeble - respondis sekurega la direktoro de la lernejo-. Se la urso mortis, nenio maleblis ke la geknaboj manĝegis persikojn, kaj poste ili ne emos vespermanĝi.

Do, pro tiu maldezirindaĵo, ĉiuj interkonsentis ke la urso devis esti ege profund-aĝa.

bildo de Pablo
Abonrilata enhavo


povigita de