Ensaluto

piratpartio

Libereco de informo kaj ankaŭ nova mondordo

Kompare al mia scio pri libera informo, mi ne multe skribas pri tiu temo. Eble tio bedaŭras, sed la fakto simple estas ke mi plej ŝatas skribi pri aferoj kiujn mi ne tute komprenas... tiel ke mia scio kreskas. Mi ĉiam serĉas novajn temojn. Nun mi interesiĝas por mondfederismo, do mi provas skribi pri tio, sed tio ne facilas.

 

Samtempe mi ekzemple skribas pri aŭtorrajto en ÉÉN WERELD, la revuo de WFBN (la mondfederista movado de Nederlando). Tiamaniere mi portas la ideojn pri libereco de informo al la mondfederistoj. Kompareble mi volas porti la ideon de mondfederismo al la Piratpartio kaj esperantistoj, libereco de programaro k.s. al sciencistoj kaj mondfederistoj k.t.p. Tiamaniere mi ne plu provas varbi varbitojn (prediki al la ĥoro). Ofte la opozicio kontraŭ bonaj ideoj estas malpli inter pensuloj (piratoj, esperantistoj, ateistoj, mondfederistoj, sciencistoj, ...) kompare al nepensuloj. Ĉiukaze mi nun -- dum skribi ĉi tion -- realigas ke tio veras kaj ankaŭ ke tio verŝajne estas bona maniero por disvastigi bonajn ideojn. Imagu ke la piratpartio kreskegas kaj havos forton tutmonde kaj mi kaj aliaj portis la ideon de mondfederismo aŭ libereco de programaro en tiun partion, ni kaptus du muŝojn en unu bato! Aliaj rilatoj ankaŭ eblas. Tio nomiĝas sinergio. Mi esperas ke unu aŭ du temoj kreskos kaj kredo en la celo okazos. Espereble la cirkonstancoj estas tiel ke sinergio okazas, tiel ke la unua ekvlamigas la alian kaj post iom da tempo ni vivas en nova -- pli bona -- mondo.

 

 

Sed kompreneble tio nur estas espero.

bildo de hulten
Abonrilata enhavo


povigita de