Ensaluto

plendoj

Plendu klare, plendu bone

Eblas ekhavi ĉiajn problemojn se oni ne plendas taŭge. Ekzemple, eble oni esperas ke oni komprenu “mi malvarmas” kiel peton por ŝalti hejtilon. Tamen, eble oni aŭskultas tiel ofte tiajn frazojn, ke oni komprenas ilin nur kiel simplan informon. Similaj aferoj okazis al mi ne nur kiel plendanto, ankaŭ kiel ricevanto de plendoj, sed mi ne rimarkis la gravecon de la afero ĝis antaŭ nelonge ĉar amikino havis problemegon post plendi, senti sin neglektata kaj decidi aferon sen konsulti klare. Plendoj por peti ion devas esti klaraj speciale se oni suspektas ke aŭskultanto ne emas agi ĉu pro mono, ĉu pro mallaboremeco.

bildo de Novatago

Tvitero brulas kaj similaj stultaj novaĵaj titoloj

Multaj novaĵoj havas titolon, kiu komenciĝas per io simila al “Tvitero brulas”. Post legi la novaĵon oftege oni malkovras ke la “brulanta” polemiko temas pri malpli ol dudek pepaĵoj de tute seninfluaj personoj. Fojfoje ekzistas vere granda polemiko kaj tiam la ĵurnalisto decidas legigi la novaĵon per titolo “Interreto opinias ke…”. La fakto estas ke se “interreto”, tio estas la interretaj opiniemuloj, opinius tute same, ne estus ia polemiko. Estas insulta kaj nekomprenebla tiu sinteno de la ĵurnaloj, por grandigi sengravajn kaj seninfluajn opiniojn, kaj tutmondigi opiniojn laŭ la humoro de la ĵurnalisto aŭ la politikaj ventoj. Estas io tre, tre malofta en interreto ne trovi tre diversajn opiniojn laŭ simileco kaj indeco, tial preskaŭ neniam oni rajtos diri ke “‘interreto’ opinias ke…”.

bildo de Novatago

Esperanto kaj ĝia permesilo pri uzado

Mi neniam aŭdis aŭ vidis plendojn kiam oni dicidis respekti ĉi tian permesilon:

 

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite-Nemodifite 4.0 Tutmonda.

 

Fakte mi ja vidis plendojn se iu ne respektis ĝin. Tamen ja estas plenduloj, kiuj nomos al oni “dogmemulon”, se oni decidas respekti ĉi tiun, kiu estas tre simila al antaŭa:

 

bildo de Novatago

Sciencaj “eraroj” en filmoj

Jam de longa tempo estas prisciencaj blogistoj, kiuj multe “ĉagreniĝas” kaj harfendas pri la sciencaj “eraroj”, kiujn ili trovas en fikciaj filmoj. Ja eblas demandi al ili, kion ili ne komprenas de la vorto fikcio.

bildo de Novatago
Abonrilata enhavo


povigita de