Ensaluto

premio

Alice Nkom

Antaŭ kelkaj tagoj (je la 18a marto 2014) Alice Nkom el Kameruno estis premiita per la premio por homaj rajtoj de Amnestio Internacia en Germanio. Alice Nkom estas advokato kiu batalas por la rajtoj de samseksemuloj en Kameruno.

 

Hodiaŭ mi havis la bonŝancon kaj la plezuron spekti la dokumentan filmon "Born this way" (Naskite tia) kiu  pritraktas la temon de samseksemuloj en Kameruno. Kaj poste estis diskutrondo kun Alice Nkom.

 

Mi hodiaŭ eksciis multaj interesajn kaj ankaŭ ŝokajn aferojn sed ĉi tie mi volas laŭsence ripeti ion kion Alice Nkom diris kaj kio tre impresis min kaj pri kio mi opinias ke ĝi devus pensigi:

 

Ŝi diris ke ŝi laboras jam pli ol 40 jarojn kiel advokato. Dum tiu tempo ŝi defendis ŝtelistojn, murdistojn kaj aliajn verajn krimulojn. Ŝi ankaŭ estis aktiva en politikaj kazoj. Sed neniam ŝi estis tiel minacita (pri murdo kaj perforto) kiel dum ŝi defendas samseksemulojn - en kazoj en kiuj neniu suferigis iun, en kazoj en kiu viktimoj ne ekzistas. Simple pro malamo kaj maltoleremo de needukitaj kaj misedukitaj homoj. Malgraŭ tiuj minacoj ŝi klare diris ke ŝi ne ĉesos batali por la bazaj homaj rajtoj de samseksemuloj en Kameruno.

 

(informo: en Kameruno oni punas publikan kison de samseksemuloj per maksimume 5 jaroj da malliberigo. Laŭ Alice Nkom la leĝo kiu regulas tion estas kontraŭ la konstitucio de Kameruno. Sed kio pli gravas estas la manka protekto de samseksemuloj kontraŭ minacoj kaj diskriminacio kaj ankaŭ malhelpo de protekto kontraŭ aidoso)

bildo de Sunjo
Abonrilata enhavo


povigita de