Ensaluto

Pri la akademio de la urbo N.Tagil

Chu vi deziras lerni en Rusio?

 

Saluton!
La pasintan jaron la superaj lernejoj(institutoj, universitatoj,akademioj) de Rusio pasis kontrolon de la ministrejo de edukado. Kiel rezulto la laboro de multaj el ili okazis ne efekta.En tiun kategorion trafis la pedagogia akademio de la urbo N.Tagil, kie dum kelkaj jaroj mi instruis Esperanton en la fakultato de nedevigaj profesioj. Unu el la kauzoj de neefekteco de la akademio estis ke chi tie lernas malmulte da studentoj el aliaj landoj. 
Fine de decembro la rektoro de la akademio devis foriri, char ne konsentis kun la rezultoj de la kontrolo. Nun en nia akademio estas la periodo de optimizado, kiam oni decidas chu necesas unuighi kun iu alia supera lernejo kaj fari la laboron efekta.
Nia urbo situas apud la limo Europo-Azio kaj estus bonege krei internacian grupon kun lernantoj el diversaj landoj, instrui al ili Esperanton, alian lernoobjektojn. Se vi deziras lerni en nia akademio, do bonvenon! La pagho estas www.ntspi.ru

bildo de klarisa
Abonrilata enhavo


povigita de