Ensaluto

projekto

Duonserioza projekto – mi instruas Esperanton al la du melopsitakoj de mia panjo

Dum ĉirkaŭ kvin semajnoj mi gastigas la du melopsitakojn de mia panjo. Ĝis nun (do dum la la pasintaj jaroj) ili ne sukcesis lerni la germanan, sed onidire Esperanto ja estas multe pli facila. Do kial mi ne provu lernigi al ili Esperanta(j)n vorto(j)n?

 

Mi intencas skribi taglibron pri mia tiurilata agado kaj la ebla (sed dubinda) sukceso :-)

(se mi ne sukcesas kompreneble nur kulpas mia manka sperto pri instruado, precipe pri instruado al melopsitakoj)

 

Unua semajno

  • Unua tago (vendredo): ili alvenis kaj ŝajne ankoraŭ bezonis alkutimiĝi al la nova ĉirkaŭejo. Mi aŭskultigis al ili Esperantan muzikon (ripetado de tiu kanto: https://www.youtube.com/watch?v=wJvcnKVEi34 ). Krome (kaj tion mi intencas daŭrigi) mi recitis al ili poemojn („Optimismo“ de Raymond Schwartz kaj „Sunsubiro“ de Kálmán Kalocsay) kaj iomete kantis (ekzemple: https://www.youtube.com/watch?v=2qvpH5as1mU kaj https://www.youtube.com/watch?v=XH2NAXDa3ec ). Kaj mi laŭtlegis al ili el la libro pri KAEST 2012 la enkondukon kaj la unuan ĉapitron (La plej freŝaj aktivadoj de E@I en la kampo de edukado). Ĝenerale ili ĝojis pri tio, sed uzis la okazon por mem babiladi anstataŭ atenteme aŭskulti.

bildo de Sunjo
Abonrilata enhavo


povigita de