Ensaluto

scienca fikcio

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (4/9)

Kvar

Tempo flugis plu. Ronda ekvizitadis la mezlernejon. Ŝi ankoraŭ amis sapvezikojn.

 

Ĉi tiun tagon, juna ĉefinstruistino de la klaso de Ronda vizitis ŝian hejmon. Ŝi transdonis ludilan pafilon novstilan kaj belaspektan, dirante ke Ronda ludis ĝin dum leciono, kaj ĝin forprenis la instruisto de fiziko. La pafilo havis ventregon, kun anteno-aspekta cirklo fiksita ĉe la pinto de tubo. Paĉjo ekzamenis ĝin je dorso kaj fronto, tre konfuziĝante pri kiel ludi ĝin. “Tio estas veziko-pafilo.” dirante tion, la instruistino prenis ĝin kaj premis la ellasilon, ke kun murmuro, longa ĉeno da sapvezikoj forflugis el la cirkleto je la pinto de la tubo.

 

La instruistino de la klaso diris al paĉjo, ke la Ronda ĉiam ricevas pli altajn notojn ol aliaj en klaso, sed ŝia plej granda avantaĝo estas ŝia tre forta kreema pensmaniero. La instruisto diris, ke ŝi la unuan fojon vidis studenton kun tia vigla penso, kaj la paĉjo zorgu pri tia burĝono.

 

“Ĉu vi ne sentas, ke la infano… kiel diri, estas iom facilanima?” Paĉjo demandis kun la veziko-pafilo en mano.

 

“Infanoj nuntempaj ĉiuj estas tiaj… Fakte en ĉi tiu nova erao, facilaj kaj senĝenaj pensado kaj karaktero ne devas esti malavantaĝoj.”

 

Paĉoj suspiris, svingis la veziko-pafilon, kaj finigis la interparolon. Li sentis, ke troviĝis malmulto por diskuti kun la instruistino, kiu mem preskaŭ estas infano.

 

Adiaŭinte la instruiston kaj reveninte al la hejmo, kie troviĝis nur paĉjo kaj filino, paĉjo volis diskuti kun Ronda pri la problemo de la veziko-pafilo, sed tuj okazis alia malagrablaĵo por li:

 

“Jam ŝanĝita denove? Vi jam ŝanĝis ĝin unu fojon ĉijare!” Li demandis, fingromontrante la poŝtelefonon pendantan sur la brusto de Ronda.

 

bildo de gb2312

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (3/9)

Tri

Tempo flugis plu. Ronda nun vizitadis la elementan lernejon. Ŝi ankoraŭ amis sapvezikojn.

 

Je la tago de Qingming2, kiam ŝi kaj paĉjo venis al la tombo de panjo, ŝi ankoraŭ kunportis la boteleton por blovi vezikojn. Kiam paĉjo metis freŝajn florojn antaŭ la simplan tomboŝtonon, Ronda elblovis ĉenon da vezikoj. Tuj antaŭ ol paĉjo ekkoleris, lin pacigis frazo de la filino, ke liaj okuloj malsekiĝis.

 

“Panjo vidos tiujn!” Ronda diris, montrante la sapvezikojn ŝvebantajn trans la tomboŝtono.

 

“Ho infano, fariĝu homo kiel panjo, kiu havas sentojn de respondeco kaj misio, kiu havas grandan celon en vivo!” Paĉjo diris al Ronda, brakumante ŝin.

 

“Mi ja havas grandan celon!” Ronda kriis.

 

“Diru al paĉjo?”

 

“El—” Ronda fingromontris sapvezikojn flugintajn malproksimen, “blovi— grand— egajn— vezikojn!”

 

Paĉjo ridis ironie kun kapskuo, kaj kondukis la filinon foren. Ĉi tie ne estis for de la loko, kie la aviadilo kraŝis antaŭ kelkaj jaroj. La semoj plantitaj tiujare de glacibomboj falantaj el la ĉielo ja ĉiuj postvivis, kaj fariĝis arbidoj, sed la lasta venkinto restis la senlima sekeco, ĉar la arbaro el aero-arbarigo tute formortis dum la sekva senpluva jaro, kaj la dezerto daŭre antaŭeniris nehaltigeble. Returnante sin, paĉjo vidis, ke la subiranta Suno etendigas la ombron de la tomboŝtono tre longe, sapvezikoj elbrovitaj de Ronda jam tute malaperis, kiel la idealo de tomboloĝanto, kiel la bela revo disvolvi la okcidentan regionon.

 

 

bildo de gb2312

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (2/9)

Du

Tempo flugis. Ronda nun estis en la plejaĝa klaso de infanĝardeno. Ŝi ankoraŭ amis sapvezikojn.

 

Sabaton ŝi iris ludi kun la paĉjo, dum ŝi portis boteleton por blovi vezikojn en ŝia poŝeto. Paĉjo promesis, ke panjo kunportos ŝin en aviadilo por fari vezikojn. Tio ne estis fanfaronado, ili vere iris al simpla flughaveno proksima al la urbo, kie parkis la aviadilo, kiun panjo uzis por esplorado de aero-arbarigo. Ronda elreviĝis de la aviadilo, kiu estis kaduka du-flugila agro-aviadilo, supozeble fabrikita de la malaperinta socialisma unio. Rondo sentis, ke ĝi estis farita el kadukaj tabuloj, kiel kaduka ligna kabano en fabeloj loĝita de ĉasisto en arbaro, ke ŝi ne kredis, ke tia aĵo povos flugi. Sed eĉ en tia aĉa avialilo panjo ne lasis al Ronda sidi.

 

“Hodiaŭ estas la naskiĝtago de la infano, vi tamen kromlaboras anstataŭ hejmeniri. Lasu al Ronda sidi en la aviadilo, por ke tio donu al ŝi surprizon!” diris paĉjo.

 

“Kian surprizon. Ŝi tiom pezas, ke kiom malpli da arbsemoj mi kunportos?” dirante tion, panjo pene movis pezan plastan sakegon en la kajuton.

 

bildo de gb2312

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (1/9)

Unu

Multaj homoj, tute sen kialo, estas denaske ensorĉitaj de aĵo, ke li aŭ ŝi naskiĝis kvazaŭ por rendevui kun ĝi. Ĝuste tiel, Ronda1 estis ensorĉita de sapvezikoj.

 

Ekde sia naskiĝo, Ronda restis senenergia, eĉ ploris kvazaŭ por plenumi taskon. Evidente ĉi tiu mondo multe elrevigis ŝin.

 

Ĝis la unuan fojon ŝi vidis sapvezikojn.

 

Ronda aĝis nur kvin monatojn kiam ŝi vidis sapvezikojn la unuan fojon, tiam ŝi tuj svingis siajn membrojn en la sino de sia panjo, ŝiaj okuletoj tiom ekbrilis, eĉ pli ol la Suno kaj steloj, kvazaŭ ŝi nur tiam vere vidis ĉi tiun mondon la unuan fojon.

 

Tiam estis tagmezo en la nordokcidenta regiono, sen pluvo jam dum monatoj. Ekster la fenestro, sablopolvo ŝvebis tra la urbo sub la forta Suno. En ĉi tiu eksterordinare seka mondo, la belegaj feinoj de akvo ŝvebantaj en aero ja estas plejbelaĵoj. Vidinte ke la filineto povas agnoski tian belecon, la paĉjo, kiu elblovis la sapvezikojn por ŝi, tre ĝojis, same kun la panjo, kiu tenis ŝin en la sino. La panjo de Ronda ĉesigis sian nask-ferion, kiu restis ankoraŭ unu monaton, kaj estis revenonta por labori en la laboratorio morgaŭ.

 


1

La ĉina nomo [juan-juan] signifas ion rondan.

 

bildo de gb2312

Ĵus tradukita: Turĝun de Mijr

Nun haveblas la ĵus tradukita novelo "Turĝun de Mijr" el la fantasta serio "La Mortanta Tero" verkita de Jack Vance. Haveblas senpage kiel bitlibro en la jenaj formatoj: EPub, Mobi kaj PDF. Temas pri magiisto kiu strebas krei virinon perfektan. Jen tondaĵo...

 

Li konsideris ĝiajn multajn antaŭulojn: la aĵo tute el okuloj, la senosta kreitaĵo kun la pulsanta surfaco de sia cerbo senŝirma, la bela virina korpo kies intestoj etendiĝis ŝnure en la nutra solvaĵo kiel serĉantaj fibroj, la inversaj kreitaĵoj kun siaj internaĵoj eksterigitaj… Turĝun suspiris malgaje. Liaj metodoj kulpis; fundamenta elemento mankis en lia sintezo, matrico ordiganta la enhavojn de la skemo.

 

Elŝutu ĉe: Eldonejo Mistera Sturno

bildo de Ĝan Ŭesli Starling

Eldonejo Mistera Sturno

Eldonejo Mistera Sturno estas projekto por traduki la verkojn de la majstra aŭtoro Jack Vance. Ĉiuj eldonoj haveblas senpage. Ĉiuj rajtas partopreni la projekton (senpage, kompreneble) per kontroli, ilustri, traduki, son-registri. Por ĉi tiu projekto mi ja akiris la eldonrajton (nur en Esperanto), unue de la aŭtoro mem, post lia morto ankaŭ de lia postlas-ekonomo.

 

La formatoj de eldonitoj estas bilibraj: EPub, Mobi, kaj PDF. Ankaŭ haveblas du sondosieroj de noveloj laŭte legitaj.

 

Jam haveblas ok tradukitaj noveloj. Ĉiu novelo enhavas vortaron por komencantoj. En ĉiu novelo, malofta vorto ligiĝas rekte al sia difino en la vortaro kaj renverse. Kaj en la vortaro, difinoj de substantivoj indikas la paĝojn kaj bild-numerojn de montraĵoj en kaj Esperanta Bildvortaro kaj la Bildvortaro en Esperanto.

 

Krome, se vi havas tradukon fantastan aŭ scienc-fikcian por kio vi jam estas akirinta la rajton eldoni, kaj kondiĉe ke vi konsentu distribui senpage kiel la niaj, ni eble ofertos konservi la vian por distribuo inter la niaj. Por ke tio okazu, vi devas konsenti jene...

 

  • La formato prezentiĝu kiel la niaj: EPub, Mobi kaj PDF.
  • Ĝi enhavu vortaron por komencantoj kiel la niaj.

 

Tion vi povas fari per la programo Calibre. Aŭ mi mem povas fari tiun laboron por vi. Se vi min tiel laborigus, vi konsentu ke mi ĉiam rajtu ĝin distribui senpage sur mia retejo.

 

 

bildo de Ĝan Ŭesli Starling
Abonrilata enhavo


povigita de