Ensaluto

scienca fikcio

La Pensanto (Verkita de Liu Cixin) 5/5

La Pensanto

Ŝi flugas kontraŭ vasta griza riverego, kiu estas la rivero de tempo, kaj ŝi estas fluganta al la fonto de tempo, dum steloj ŝvebas en kosmo kvazaŭ fridaj glacieroj. Ŝi flugas tre rapide, ke post unu bato de la flugiloj jam pasas pli ol cent milionoj da jaroj. La kosmo estas kuntiriĝanta, steloj estas koncentriĝantaj, fona radiado estas rapide pligrandiĝanta. Dek miliardoj da jaroj pasas, glacieroj de steloj eksolviĝas en la maro de energio, kaj baldaŭ disvastiĝis kiel liberaj partikloj, kiuj poste ankaŭ fariĝas pura energio. La kosmo ekbrilas, komence en karmezino, ke ŝi kvazaŭ subnaĝas en sangomaro de energio; poste la brilo abrupte pligrandiĝis, de karmezino al oranĝo, poste al blinduma pura bluo, ke ŝi kvazaŭ flugas tra giganta tubo de neonlampo, kie materiaj partikloj jam tute dissolviĝas en la maron de energio. Tra la ŝanĝbrilanta spaco, ŝi vidas, ke la globa surfaco de la kosma rando kuntiriĝas kiel giganta polmo. Ŝvebante en la centro de kosmo, kiu jam kuntiriĝis ĝis la grando de halo, ŝi atendas la alvenon de la neordinaraĵo. Fine ĉion kaŝas mallumo, kaj ŝi scias, ke ŝi estas en la neordinaraĵo.

 

bildo de gb2312

La Pensanto (Verkita de Liu Cixin) 4/5

Tempo Numero Tri

Reveninte la trian fojon de Monto Siyun, li subite vidis la finon de la vivo. Nek lia nek ŝia vivo havis multe da 17 jaroj plu. Al la vasteco de la kosmo, eĉ lumo ŝajnas malrapida kvazaŭ heliko, vivo polvereca estas des pli nemenciinda.

 

Dum la komencaj 5 jaroj de la 17 jaroj, li kaj ŝi daŭre kontaktis unu la alian, per retpoŝtoj, fojfoje telefone, sed neniam renkontis, kaj ŝi loĝis en tre malproksima urbo. Poste, ili ĉiu proksimiĝis al la apogeo de sia vivo. Li fariĝis fama specialisto de cerba kirurgio kaj ĉefo de ĉi tiu granda hospitalo, dum ŝi fariĝis membro de nacia akademio. Ili devis zorgi pri pli multaj aferoj, samtempe li sciis, ke kun astronomo atinginta la plej altan akademian rangon ne decas diskuti tro multe pri la miteca afero, kiu ligas ilin. Do la kontakto inter li kaj ŝi poiome maloftiĝis, kaj kiam pasis duono de la 17 jaroj, tia kontakto tute rompiĝis.

 

Sed li estis tre trankvila, sciante ke daŭre ekzistas nerompebla ligo inter ili, kiu estas la stela lumo el Altairo hastanta sen ripozo al la Tero tra la vasta kosmo, kies alvenon ili ambaŭ atendadis silente.

 

Altairo

Estis ĝuste noktmezo kiam li kaj ŝi renkontis sur la ĉefa montpinto de Monto Siyun. Ambaŭ volis veni pli frue, por ke la alia ne atendu, do ili ambaŭ grimpis sur la monton je la 3a noktmeze. Ĉiu de iliaj flugaŭtoj povis facile atingi la montpinton, tamen ili ambaŭ koincide parkumis siajn aŭtojn sub la monto, kaj piediris sur la monton, evidente por retrovi antaŭan senton.

 

bildo de gb2312

La Pensanto (Verkita de Liu Cixin) 3/5

Tempo Numero Du

Edziĝo enkondukis lin en tute alian vivon, sed kio vere plene ŝanĝis lian vivon estis la infano, ekde kies naskiĝo, la trajno de vivo subite ŝanĝiĝis de ordinara trajno al eksprestrajno, kiu preterpasis unu haltejon post la alia laŭ sia vojo, senĉese rapidante antaŭen. Tedo de la vojaĝo sensentigis lin, ke li fermis la okulojn por ne vidi la ĉiam saman pejzaĝon, kaj endormiĝis mem en laco. Sed same kiel multaj vojaĝantoj dormantaj en la trajno, horloĝeto profunde en lia koro daŭre tiktakis, por veki lin unu minuton antaŭ alveno al la celloko.

 

Tiun meznokton, kiam la edzino kaj infano jam profunde dormis, li ne povis endormiĝi, ke mistika impulso igis lin drapiri jakon sur sin kaj veni sur la balkonon. Li suprenrigardis la stelplenan ĉielon, kiu fariĝis multe malpli luma en la lumnebulo de la urbo, kaj serĉis, sed kion? Post longa tempo, li respondis al si en koro: Siriuson. Tiam li ektremis pretervole.

 

Jam pasis sep jaroj, ke nun, restis nur du tagoj antaŭ la konsentita rendevutago kun ŝi.

 

Siriuso

Hieraŭ posttagmeze neĝis la unuan fojon ĉi-jare. La voj-surfaco estis tre glita, ke la taksio ne povis fini la lastan sekcion. Li nepre devis denove marŝante suriri sur la ĉefan montpinton de Monto Siyun.

 

bildo de gb2312

La Pensanto (Verkita de Liu Cixin) 2/5

Tempo Numero Unu

Nur ĝis lia edziĝo, li fine cedis sian klopodon kontraŭ tempo. Tiun tagon, li movis aĵojn en sia fraŭla loĝejo al la novgeedziĝa apartamento, escepte de kelkaj aĵoj netaŭgaj por kune posedi, kiujn li portis al la hospitala oficejo. Senatente foliumante tiujn, li trovis la bildon inkrustitan per agataj ŝtonetoj. Rigardante la buntan kurbon, li ekkonsciis, ke la vojaĝo al Monto Siyun okazis jam antaŭ dek jaroj.

 

Alfa Centaŭro4

Tio estis printempa ekskurso organizita de la junuloj en la hospital. Ĉi tiu ŝanco tre valoris al li , ĉar poste al tiaj eventoj oni pli kaj pli ne eblis inviti lin. La organizantoj de ĉi tiu ekskurso volis resti mistikaj, kaj tute fermis ĉiun kurtenon en la aŭtobuso, petante ke post alveno kaj elbusiĝo, ĉiuj divenu, kie estas la loko, kaj la unua, kiu ĝuste divenas, ricevos ne malbonan premion. Li eksciis la solvon tuj post elbusiĝo, sed li restis silenta.

 

Jen la ĉefa montpinto de Monto Siyun, sur kiu la kelkaj kupoloj perlaspektaj brilis en sunlumo.

 

Kiam iu divenis ls lokon prave, li diris al la gvidanto de la grupo, ke li iros al la observatorio por viziti iun konaton. Poste li sola marŝis laŭ la serpentanta vojo al la montpinto.

 

Li ne mensogis, tamen en sia koro li ja sciis, ke ŝi, eĉ kies nomon li ne konis, ne estas stabano de la observatorio, kaj ŝi verŝajne ne restas ĉi tie. Fakte li tute ne planis eniri, sed nur volis de malproksime rigardi la lokon, kie antaŭ dek jaroj la unua strio da lunlumo eniris lian koron plenan je brila sunlumo kaj eksterordinara ardo.

 

bildo de gb2312

La Pensanto (Verkita de Liu Cixin) 1/5

La Suno

Li ankoraŭ memoris la senton antaŭ 34 jaroj kiam li la unuan fojon vidis observatorion de Monto Siyun1. Kiam la ambulanco grimpis trans montkreston, la ĉefa montpinto de Monto Siyun aperis malproksime, kie la kupoloj de la observatorio reflektis radion de la subiranta Suno, kvazaŭ perloj inkrustitaj en la ĉefa montpinto.

 

Tiam li ĵus diplomiĝis ĉe medicina kolegio, kaj staĝis kiel kirurgo de cerbo. Laborante kiel helpanto de la ĉefa kirurgo, li venis al la observatorio por savi nemovendan severe-vunditon. Tiu estis angla fakulo vizitanta ĉi tien por esplorado, kiu, dum promenado, akcidente falis de sur la klifo kaj vundis la cerbon. Alveninte al la observatorio, ili faris al la vundito kranian punkcion, elsuĉis parton de sangokoagulaĵo, malaltigis la cerban premon, ke kiam la malsanulo pliboniĝis ĝis movebla stato, li estis transportota per ambulanco al hospitalo en provincurbo por plua operacio.

 

Jam estis malfrue en nokto kiam estis tempo foriri de la observatorio. Kiam aliaj portis la vunditon al la ambulanco, li scivoleme rigardis la kupolojn ĉirkaŭajn de la observatorio, la kombino de kies pozicioj ŝajne havis ian malklaran sencon, kvazaŭ kromleĥo2 sub lunlumo. Pelate de ia mistera forto, kiun li neniel povis kompreni post ĉiom da pensado en sia restanta vivo, li aliris al la plej proksima kupolo kaj eniris, malferminte la pordon.

 

Estis senlume interne, tamen sennombraj signallampetoj brilis, ke li sentis iri el stelplena ĉielo kun Luno en stelplenan ĉielon sen Luno. Nur mallarĝa strio da lunlumo trapasis fendon ĉe la supro de la kupolo, trafis la grandan astronomian teleskopon, ĝin nekomplete skizis profile per arĝentaj strekoj, ke ĝi ŝajnis kvazaŭ moderna artaĵo de abstrakta stilo en urba placo dum malfrua nokto.

 

bildo de gb2312

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (9/9)

Naŭ

Du tagojn post la formala starto de la sistemo por aerakvotransporto, Ronda aervojaĝis de Bengala Glofo al provincurbo en la nordokcidenta regiono. Elirante el la aviadilo, ŝi vidis plenlunon pendi silente en nokta ĉielo, la vezikoj ekirinte de la maro ankaraŭ ne alvenis. En la urbo, homoj amasis sub la luno. Ronda ankaŭ parkumis en la centra placo, enŝovis sin en la homamason, por fervore atendi kune kun ili. Ĝis la meznokto, la nokta ĉielo restis la sama, ke la homamaso komencis disiĝi kiel en la du antaŭaj tagoj. Sed Rondo ne foriris, ĉar ŝi sciis, ke vezikoj cere alvenos ĉi tien ĉi nokte. Ŝi sidadis sur benko, kaj tuj kiam ŝi sentis sin dormema, ŝi ekaŭdis krion:

 

“Ho ĉielo, kial estas tiom multe da lunoj!!”

 

Ronda malfermis la okulojn, kaj ŝi vere vidis riveron da lunoj en la nokta ĉielo! La sennombraj lunoj konsistis el sennombraj gigantaj vezikoj, kaj estis malsamaj ol vera luno, ĉar ili ĉiuj estis lunarkoj, jen kreskantaj, jen malkreskantaj, ĉiu el ili estis tiom kristale klara, ke la vera luno ŝajnis tute ordinara, kaj oni nur povis distingi ĝin laŭ ĝia senmova stato inter la majesta lunrivero fluanta trans la ĉielo.

 

Ekde tiam, la ĉielo de la nordokcidenta regiono fariĝis ĉielo de revo.

 

Tage vezikoj en aero ne estis bone videblaj, nur ke okazis ĉie en la blua ĉielo reflekto de la vezika muro, ke la tuta ĉielo en la suno ŝajnis kvazaŭ ondanta surfaco de lago, kaj sur tero malrapide moviĝis ombroj de la vezikoj, gigantaj kaj facile videblaj. La plej splendaj tempoj estis matenkrepusko kaj vesperkrepusko, kiam la leviĝanta aŭ subiranta Suno ĉe la horizonto brile oris la riveron da vezikoj en ĉielo.

 

Sed tiaj pezaĝoj ne daŭris longe, ĉar vezikoj en aero rompiĝis sinsekve. Kvankam pli da vezikoj amase alvenis, aperis pli da nuboj en ĉielo, ke oni ne povis vidi la vezikojn klare.

 

bildo de gb2312

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (8/9)

Ok

La giganta projekto por aere transporti akvon al la nordokcidenta regiono de Ĉinio daŭris dek jarojn.

 

Dum la dek jaroj, en la sudmaro de Ĉinio kaj Bengala Golfo, estis kontruitaj multaj grandegaj ĉielretoj. La retoj estis formitaj el tubetoj, kies surfaco estis plena je truetoj. Ĉiu interspaco de la reto havis diametron de kelkcent aŭ eĉ kelkmil metroj, kiu similis al la ringego, kiu antaŭ pli ol dek jaroj elblovis la supersapvezikon. Ĉiu ĉielreto havis kelkmil interspacojn. Estis du specoj de ĉielretoj, grundaj kaj aeraj. Grundaj ĉielretoj estis instalitaj laŭ la marbordo, dum aeraj ĉielretoj estis penditaj je alto de kelkmil metroj de gigantaj balonoj alligitaj al tero. En la sudmaro kaj Bengala Golfo, ĉielretoj etendadis sin seninterrompe pli ol du mil kilometrojn aere laŭ marbordo kaj en oceano, kiujn oni nomis “Granda Muro de Vezikoj”.

 

La tagon kiam la sistemo por aerakvotransporto startis la unuan fojon, tubetoj konsistigantaj ĉielretojn pleniĝis je Fluglikvo, kaj formiĝis tavolo sur ĉiu interspaco. Humida kaj forta marvento elblovis de sur la ĉielretoj sennombrajn gigantajn vezikojn, kiuj ĉiuj havis diametron de kelkaj kilometroj. Ĉi tiuj vezikojn sinsekve forlasis la ĉielretojn, grupope soris al pli alta ĉielo, al la stratosfero, kaj forvojaĝis en la vento. Dume, pli multaj vezikoj estis plu elblovitaj senĉese de sur la ĉielreto. Grandaj grupoj da gigantaj vezikoj grandioze ŝvebis al interno de la kontinento, envolvante humidan aeron de la maro, trans Himalajo, trans la sudokcidenta regiono, ĝis la ĉielo super la nordokcidenta regiono, ke en la ĉielo super la sudmaro, Bengala Glofo kaj super la nordokcidenta regiono, ekformiĝis du vicoj da vezikaj riveroj kelkmil kilometrojn longaj!

 

bildo de gb2312

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (7/9)

Sep

Iun tagon post du jaroj, la urbestro ricevis telefonan vokon de la filino.

 

“Paĉjo, feliĉan naskiĝtagon!”

 

“Ha, Ronda? Kie vi estas?”

 

“Ne malproksime de vi, mi venas por sendi al vi donacon por naskiĝago!”

 

“Ho, multjarojn mi ne rememoris pri naskiĝtago. Nu, venu hejmen tagmeze, pli ol unu monaton ankaŭ mi ne revenis hejmen, kie nur la servistino prizorgis.”

 

“Ne, la donacon mi sendas al vi nun!”

 

“Mi estas laboranta, ke tuj okazos semajna kunsido pri urbaj aferoj.”

 

“Ne gravas. Malfermu la fenestron kaj rigardu ĉielen!”

 

Neĝoj tute forestis en la ĉielo hodiaŭ, kiu estis pure blua. Tia vetero malofte okazis en ĉi tiu loko. Ekaŭdiĝis tondrobruo de motoro el ĉielo, kaj la urbestro vidis aviadilon malrapide cirkli sur la urbo, kiu estis tre okulfrapa en la fono de blua ĉielo.

 

“Paĉjo, mi estas en la aviadilo!” Ronda kriis en la telefono.

 

Tiu estis malnovstila helica aviadilo, kiu aspektis kvazaŭ malpenema birdego en ĉielo. Tempo momente retroirus, ke ia konata senso fulmrapide ekaperis. La urbestro ektremis, kion li same faris antaŭ dudek jaroj, kiam la filino demandis, ĉu li estas malvarma.

 

“Ronda, kion… vi faras?!”

 

“Mi sendos la donacon, paĉjo, rigardu la malsupron de la aviadilo!”

 

bildo de gb2312

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (6/9)

Ses

Tempo plu flugis, sed Ronda ne plu blovis sapvezikojn.

 

Ronda finis kursojn kaj fariĝis bakalaŭro, magistro kaj doktoro, post tio ŝi komencis entrepreni je rapido kapturniga por sia patro. Surbaze de teknologio, kiun ŝi kreis dum sia doktora esplorado, ŝi disvolvis novan specon de sunĉelo, kiu kostis nur kelkdekonon de tio de la tradicia ĉelo el monokristala siliko, kaj oni povis fiksi ĝin kiel mozaikon sur tutan surfacon de konstruaĵo. Post nur tri aŭ kvar jaroj, ŝia kompanio evoluis ĝis la amplekso de kelkcent milionoj da yuanoj en kapitalo, kaj fariĝis unu el la multaj miraklaj entrepenoj rapidege ekspansiantaj pro la helpo de nanoteknologio.

 

La patro de Rondo sin troviĝis en delikata situacio. Laŭ sukceso de la entrepreno, la filino jam rajtis intrui sian patron. Ŝajne la bela instruistino de Ronda tiam diris tre prave, ke facilanimaj kaj senĝenaj pensado kaj karaktero ne devas esti malavantaĝoj. Ĉi tiu estis ĉagrena tempo al la generacio de la patro, ke nun sukceso bezonis agresan sagacon de pensado, ne determine efikis sperto, persisto kaj sento de misio inter aliaj, seriozeco kaj solideco ŝajnis pli stultaj.

 

“Tre longe mi ne havis tian sensaĵon, ĉi tio estas la plej bela kantado inter tio, kion mi aŭdis, ili ja estas pli bonaj ol la triopo el la lasta generacio.” Sur la placo ĉe la elirejo de la ŝtata operdomo, la urbestro diris al sia filino. Ronda sciis, ke patro ŝatas klasikan kantadon, kiu ankaŭ estas unu el liaj malmultaj ŝataĵoj, do uzante la okazon kiam li venis al Beijing por kunveno, ŝi invitis lin al koncerto de nova tenora triopo de la mondo por la venonta Olimpiaj ludoj.

 

“Se mi scius, mi devintus aĉeti plej bonajn sidlokojn, ĉar mi timis, ke vi denove plendos pri mia malŝparado, do mi aĉetis du biletojn mezrangajn.”

 

“Po kiom kostis tia bileto?” Patro demandis senpense.

bildo de gb2312

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (5/9)

Kvin

Finiĝis la tutlanda ekzameno por universitata akcepto, kaj Ronda rangis kiel la dua plej bona studento de la sciencaj studobjektoj en la provinco. Paĉjo tute ĝojis en rara okazo, kaj malavare demandis la filinon pri ŝiaj deziroj, permesante eĉ iom da eksceso. Ronda montris al li malfermitan manon.

 

“Kvin… Kvinon da kio?”

 

“Kvin pecojn da travideblaj sapoj de la marko Kriaglo.” Dirinte tion, ŝi denove malfermis la alian manon, “Dek sakojn da lavpulvoro de la marko Tide,” ŝi renversis ambaŭ manojn, “Dudek botelojn da deterganto de la marko Blanka Kato,” fine ŝi elprenis folion da papero, “La plej gravaj estas ĉi tiuj kemiaĵoj, aĉetu tiujn laŭ kvanto en la listo.”

 

Tiuj kemiaĵoj ja kaŭzis problemojn al la patro, kiu petis, ke vicestro de lia oficejo dum labora vojaĝo en Beijing aĉetas ĉion, kiu nur plenums la taskon post klopodo de tuta tago.

 

Post kiam ŝi ricevis tiujn aĵojn, Rondo tuj eniris la banĉambro, kaj laboradis tie dum tri tagoj. Ŝi mikis plenan kuvon da solvaĵo, kies stranga odoro plenigis ĉiun ĉambron de la hejmo. La kvaran tagon, du knabaj studentoj alportis cirklon kun diametro del pli ol unu metro, kiun ŝi mendis. Oni faris la cirklon el kurbigita longa metala tubo, en kiu multaj truetoj estis boritaj.

 

La kvinan tagon, aro da homoj vizitis la hejmon frumatene, en kiuj estis du kameraistoj de la televida stacio. La urbestro ankaŭ rekonis belan sinjorinon inter ili, kiu estis prezentistino de distra programo de la provinca televida stacio. Ankaŭ troviĝas du uloj bunte vestitaj, kiuj prezentis sin kiel anojn de la ĉina filio de la Guinness-libro de rekordoj4, kaj ĵus flugis ĉi tien de Shanghai hieraŭ. Unu el ili diris en raŭka voĉo:

 

bildo de gb2312
Abonrilata enhavo


povigita de