Ensaluto

search engine optimization

Iom da SEO por jutubo

SEO, el la angla "search engine optimization" aŭ plibonigo por serĉiloj.

 

Mi skribas ĉi tion por helpeti homojn, kiuj faras filmetojn, kaj publikigas ilin ĉe jutubo, sed ne atingas vizitojn. Ĉefe ĉar mi trovis nenion pere de interreto en esperanto.

 

Ĉi tiu blogaĵo estos iom ĥaosa, ĉar tio estas nur ideoj kaj konsiloj. Ĉi tio ne estas kurso nek gvidilo.

 

Fari homoj klaki sur la filmo:

Tio estas, nur kiam via filmo aperas sur la ekrano.

 

Por tio, estas bone scii, kion fari per via filmo, kompreneble, la unua paŝo, estas ke ĝi estus bona, aŭ interesa, sed mi ne celas paroli pri la enhavo. Alia farendaĵo estas elekti bona bildo por prezenti la filmon (tio, kion oni surklakos).

 

Faru titolon kiu bone priskribas la bildon. Kelkaj rekomendas titolojn kiel "La plej bona maniero...", "jen la 10 plej..." aŭ simile, persone, mi ne ŝatas tion, mi ne certas pri la utileco por ke la filmo estu trovita, sed eble ja estas pli facile ke homoj klaku sur la filmo pro tia titolo.

 

Ĉi tio ne estas malfacile, sed estas bone memorigi ĝin.

 

Helpi la serĉilon trovi vian filmojn:

 

Priskribu bone la filmon, tio helpos la serĉilo trovi ĝin.

 

Metu bonajn etikedojn (tags). Tio estas grava, por ke via filmo apero kiel rilata filmo. Se multaj homoj post vidi vian filmon, vidas alian filmon, estas plej eble, ke via filmo aperos en la rilataj filmoj de la alia filmo. Bedaŭrinde, jutubo ne parolas esperanton, do, estus bone, ekzemple, ke se via filmo parolas pri ĝirafoj, meti en la etikedojn "ĝirafo, ĝirafoj, girafo, girafoj, ghirafo, ghirafoj, ĝirafo, ĝirafoj..."

 

bildo de Pablo
Abonrilata enhavo


povigita de