Ensaluto

SES

bildo de Pablo

dek bovinoj, orkestra versio

Jen versio de dek bovinoj, nekredeble!

Por aŭskulti la originalan:

bildo de Pablo

Dek bovinoj

Saluton, jen nova kanto, kies nomo estas "Dek bovinoj"

Mi diskonigas ĉi tie iom malfrue (ni jam publikigis ĝin ĉe youtube antaŭ 5 tagoj) pro manko da tempo. Kompreneble, estas pli facile publikigi ion ĉe youtube ol publikigigi ĉe youtube, kaj poste per esperanto.com.

Ĝis nun, ĝi estas la plej sukcesa filmeto, se oni rigardas nun la spektojn. Ĝi atingis pli ol 800 spetojn post 5 tagoj! Nekredebla cifero por filmeto kies publiko estas tiom konkreta.

bildo de Pablo

Unu, du, tri, kvar, kvin, ses

Alia filmeto pr la projekto "Jen paŝe, jen trote, jen galope!"

Por rekte aŭskulti la sonon:

SES en Rusio

Karaj geamikoj,
Proksimiĝas somero – kaj kune kun ĝi – la kerna aranĝo de MASI-E@I – la unua en Rusio Somera Esperanta Studado (SES-Rusio, 17-25.08, Solneĉnogorsk). La aranĝo pasos en ripozejo 60 km de Moskvo, kun lago kaj arbaroj. Ĝi promesas esti tre riĉenhava, interesa kaj amuza. Jam pretas forta teamo de elstaraj instruistoj por ĉiuj lingvoniveloj: de A ĝis C, okazos ankaŭ kurso pri la rusa lingvo kaj kurso por tradukistoj gvid’de Mikaelo Bronŝtejn. Venos koncerti JoMo kaj Gijom, estos riĉa nacia koncerto kaj multaj aliaj, ankaŭ primovada, distra kaj sporta programoj. Sed plej specifaj programeroj estos la Tuttaga ekskurso al Sergiev Posad, gvidata de esperantisto pastro-monaĥo Tavrion, kaj duontagaj ekskursoj al Klin (domo-muzeo de la fama komponisto Pjotr Ĉajkovskij), Ŝaĥmatovo (bieno de la misrera poeto Aleksandr Blok) kaj Istra (la monakejo Nova Jerusalemo). Dezirantojn atendas ankaŭ la tri antaŭSESaj Moskvaj Tagoj kun riĉega ekskursa programo.
Pliaj informoj troveblas en la paĝaro de SES-Rusio
http://ses.ikso.net/2014/ru/ ,
inkluzive pri la kotizoj kaj aliaj prezoj:
http://ses.ikso.net/2014/ru/Kotizoj?setlang=ru ,
kaj en la grupo de la socia retejo “V Kontakte”
http://vk.com/ses_rusio .

bildo de Dima Ŝevĉenko
Abonrilata enhavo


povigita de