Ensaluto

skribi

Senpagaj litertiparoj kun ĉapelitaj literoj

Ne estas multaj litertiparoj kun ĉapelitaj literoj. Maloportuna afero por paperigi allogajn afiŝojn skribindaj per nekutimaj tipografioj. Openfontlibrary.org havas litertiparojn, kiuj enhavas ĉapelitajn literojn.

 

Ne ĉiu litertiparo tie havas ĉapelitajn literojn, speciale tiuj nelatinliteraj. Uzu la provilon por kontroli tion. Jen kelkaj, mi scias ke estas pli ol ĉi tiuj:

 

http://openfontlibrary.org/es/font/nicolas-frespech
http://openfontlibrary.org/es/font/odstemplik
http://openfontlibrary.org/es/font/fanwood
http://openfontlibrary.org/es/font/m-f-plexus-italic
http://openfontlibrary.org/es/font/comic-relief
http://openfontlibrary.org/es/font/santa-barbara-streets
http://openfontlibrary.org/es/font/ambrosia
http://openfontlibrary.org/es/font/xolonium
http://openfontlibrary.org/es/font/textura-libera
http://openfontlibrary.org/es/font/putintin

 

(Bonvenas nur ne lingvaj diskutoj pri la afero)

bildo de Novatago

litertipoj por infanoj

En hispanio, oni instruas infanoj lerni skribi kaj legi per specialaj literoj (similaj al:
http://www.dafont.com/verchery.font
http://filete.cl/tipografia/tcl-grafito/
http://filete.cl/tipografia/cotona/
)

Sed miaopinie (mi rimarkas, ke estas nur opinio*, ĉar mi nek estas fakulo, nek spertulo pri tiaj aferoj), tio povas esti erareto, ĉar en la vera mondo (komputilo, anoncoj,televido, afiŝoj...) kutime, oni trovas aliajn litertipoj.

Mi pridemandis al infanistruistoj, sed la respondo estas "ke ĉiam estis tiel", "inercio", "kutimo" kaj similajôj

Post longega enkonduko, jen du demandoj:
Ĉu ankaŭ en aliaj landoj la geinfanoj lernas per tiaj litertipoj, aŭ uzas aliajn?
Ĉu iu konas iun studon pri plej bona liltertipo por infanoj?

*Plej eble mi eraras, kaj eĉ ne erarante, plej eble ne gravus, sed pro tio mi petas ĉu iu konas studon pri ĝi.

bildo de Pablo
Abonrilata enhavo


povigita de