Ensaluto

stultaĵoj

Tvitero brulas kaj similaj stultaj novaĵaj titoloj

Multaj novaĵoj havas titolon, kiu komenciĝas per io simila al “Tvitero brulas”. Post legi la novaĵon oftege oni malkovras ke la “brulanta” polemiko temas pri malpli ol dudek pepaĵoj de tute seninfluaj personoj. Fojfoje ekzistas vere granda polemiko kaj tiam la ĵurnalisto decidas legigi la novaĵon per titolo “Interreto opinias ke…”. La fakto estas ke se “interreto”, tio estas la interretaj opiniemuloj, opinius tute same, ne estus ia polemiko. Estas insulta kaj nekomprenebla tiu sinteno de la ĵurnaloj, por grandigi sengravajn kaj seninfluajn opiniojn, kaj tutmondigi opiniojn laŭ la humoro de la ĵurnalisto aŭ la politikaj ventoj. Estas io tre, tre malofta en interreto ne trovi tre diversajn opiniojn laŭ simileco kaj indeco, tial preskaŭ neniam oni rajtos diri ke “‘interreto’ opinias ke…”.

bildo de Novatago
Abonrilata enhavo


povigita de