Ensaluto

tradukado

Pri la WordPress-oj

WordPress iĝis la plej populara EnhavMastruma Sistemo en la mondo. Ĉe eo.WordPress.org vi povas ricevi tiun liberprograman pakaĵon senpage! Ĝi estas uzita por starigi memstaran retejon. Traduko-teamo prilaboras ĝuste tiun pakaĵon. Ni ne laboras en wordpress.com.

 

WordPress.com

Unu el la fondintoj de la projekto WordPress, Matt Mullenweg, ankaŭ kreis firmaon Automattic, kiu lanĉis wordpress.com, komerca gastiganto de retejoj. Wordpress.com starigas retejon por vi ene de sia propra reto. Vi rajtas ricevi blogon senpage aŭ pagi por retejo. Vi rajtas elekti inter pluraj aprobitaj etosoj kaj kromprogramoj. En la senpaga abono, vi ricevas 3GB da spaco por la alŝuto de dosieroj kaj bildoj, se ili estas aprobitaj dosiertipoj. Simila gastiganto estas weebly.com.

 

WordPress.org

Kontraste, se vi volas starigi sendependan retejon, se vi volas uzi programojn kaj servojn ne uzitajn de wordpress.com, vi probable volas lui spacon sur servilo. Servilo estas komputilo konektita al la interreto, permesanta, ke homoj rigardu la dosierojn en la komputilo. En tiu servilo vi povas krei retejon. Retejo estas nur kolekto da dosieroj. Estas multaj gastigo-servoj kiuj ofertas tion; aldone ili ofte starigas la sistemon WordPress, el WordPress.org, por vi. Ili ankaŭ inkluzivas starigon de la necesa datumbazo. Ĉion ceteran vi devas fari.

bildo de Cindy McKee
Abonrilata enhavo


povigita de