Ensaluto

tradukita

Kantotraduko (3) - du kantoj el mia frua lernejotempo

Jen du kantoj kiujn mi lernis kaj devis kanti en miaj unuaj lernejojaroj. Mi ĝis hodiaŭ ne forgesis ilin (nek kelkajn aliajn kiujn mi eble iam poste prezentos) kaj mi havas la impreson ke ili iomete influis min kaj mian pensmanieron.

 

La unua estas kanto de Wera Küchenmeister (teksto) kaj Kurt Schwaen (muziko) : https://www.youtube.com/watch?v=GgxoV4kY8ro

La teksto (tradukita nur laŭ signifo, ne poezie)

 

Kiu ne volas resti en la vivo,
vidi la sunon kaj la lunon,
vagi kune kun ventoj
kaj stari trankvile ĉe akvejoj.

 

Kiu ne volas resti en la vivo
komunema al homoj kaj bestoj.
Kiu volonte lasus sin forpeli
de tiu ĉi riĉa bunta mondo.

 

Ho, lasu nin resti en la vivo
ĉar ĉiutage komenciĝas nova tago.
Ho volu ne tro frue forpeli ilin
ĉiujn, kiuj estas vivaj.

 

 

Pri la dua kanto mi je youtube ne trovis kantitan version kiu plaĉas al mi. Tial nur ligilo por doni impreson pri la melodio: https://www.youtube.com/watch?v=KnuGu4_YYoA
Ĝi estas kantebla kiel kanono

Kaj jen la teksto:

Post tiu ĉi mondo ne estus alia, kiu estus la loĝejo de iu homo.
Tial homoj atentu, kaj atentu, ke ĝi tiel restas.
Al kiu ĝi estus monumento, se ĝi silente orbitus ĉirkaŭ la suno.

bildo de Sunjo

Rakonteto (1) - La serpento en la puto

Mi ludas la interretan tekstbazitan rololudon Cantr II. Por unu de miaj germanlingvaj rolantoj mi verkis la jenan rakonton (por klarigi ekaperon de krotaloj kiuj kune kun aliaj bestoj estis tutfreŝe aldonitaj al la ludo):


Iam estis tute kutima vilaĝo kun tute kutimaj domoj en kiuj loĝis tute kutimaj homoj. En la mezo de la vilaĝo estis puto el kiuj la vilaĝanoj regule ĉerpis akvon kiun ili uzis por fari argilon, por akvumi la plantojn kaj por la alkoholaĵproduktado. Iutage unu de la junuloj ĉerpis akvon sed kiam li eltiris la sitelon en ĝi ne nur troviĝis akvo sed ankaŭ serpento. Jam antaŭ ol li povis ektimi pro tio la serpento mordis lin kaj narkotiita de la serpenta veneno li perdis la konscion kaj falis en la puton. Memkompreneble la aliaj vilaĝanoj rimarkis la subitan malaperon de la junulo, sed vane ili cerbumis pri la eblaj kialoj. Kelkaj jaroj pasis sen iu alia menciinda okazo, ĝis denove junulo malaperis. Kaj post kelkaj jaroj malaperis la tria, la kvara, la kvina...

bildo de Sunjo
Abonrilata enhavo


povigita de