Ensaluto

tri

bildo de Pablo

dek bovinoj, orkestra versio

Jen versio de dek bovinoj, nekredeble!

Por aŭskulti la originalan:

bildo de Pablo

Dek bovinoj

Saluton, jen nova kanto, kies nomo estas "Dek bovinoj"

Mi diskonigas ĉi tie iom malfrue (ni jam publikigis ĝin ĉe youtube antaŭ 5 tagoj) pro manko da tempo. Kompreneble, estas pli facile publikigi ion ĉe youtube ol publikigigi ĉe youtube, kaj poste per esperanto.com.

Ĝis nun, ĝi estas la plej sukcesa filmeto, se oni rigardas nun la spektojn. Ĝi atingis pli ol 800 spetojn post 5 tagoj! Nekredebla cifero por filmeto kies publiko estas tiom konkreta.

bildo de Pablo

Unu, du, tri, kvar, fiŝoj naĝas en la mar'. Por infana filmeto

Jen nova filmeto por etaj geinfanoj. El la projekto "jen paŝe, jen trote, jen galope!"

Mi esperas, ke vi ŝatu ĝin.

Por vidi la tutan kompilon (ĝis nun, estas 15 mallongaj arĥivoj):

bildo de Pablo

tri tristaj tigroj

Jen nova eta filmo:

Por vidi la tutan kompilon (7 videoj ĝis nun):

bildo de Pablo

Unu, du, tri, kvar, kvin, ses

Alia filmeto pr la projekto "Jen paŝe, jen trote, jen galope!"

Por rekte aŭskulti la sonon:

bildo de Pablo

Tri folioj, panjo

Ĉe http://www.ipernity.com/blog/liven/706523 Mi trovis ĉi tiun belegan kanton. Ne mi tradukis ĝin, sed subtitoligis ĝin.

bildo de Pablo

La tri porketoj kaj la bona lupo

Antaŭ iom da tempo, mi elpensis version de la fama fabelo pri la tri porketoj:

Por tiuj kiuj ne konas la fabelon, jen ĝi:

http://eo.wikipedia.org/wiki/La_tri_porketoj

http://epo.wikitrans.net/Three_Little_Pigs_%28film%29

 

Mia versio estas, ke la lupo estas bona.

Ĉio, kio okazas estas same, krom la pensoj de la lupo.

 

Mi ne estas bona fabelrakontanto, do mi montros kadron:

 

La panjo sugestas, ke la porketoj devas eliri.

La porketoj konstruas tri domojn: El pajloj, el lignaĵoj, kaj el brikoj, kun la fumelirejo.

La lupo, kiu estas bona, rigardas, ke la domoj estas fuŝaj, kaj iam ajn ili falos, do li decidas averti la porkojn.

La lupo alproksimiĝas al la domo de la unua porko (pajla domo).

La lupo provas alparoli, sed la unua porko ne volas aŭskulti la lupon, ĉar ĝi estas porko, kaj timas la lupon.

Por montri, ke la domo estas fuŝa, li blovas, kaj blovdertruas la domon.

La porko forkuras en la domon de sia frato (ligna domo).

Okazas samon.

La du porkoj iras al la domo de la alia frato (la brika domo).

Denove, la lupo vestas sin kvazaŭ alia besto, por ke la porketoj aŭskultu lin, sed la porketoj rimarkas pri la lupo, kaj ne volas aŭskulti.

La lupo blovas kaj blovegas, sed la domo staras.

La lupo, feliĉa, eliras, ĉar nun li certas, ke la porketoj restas en sekura loko.

Hazarde, li rimarkas, ke la fumelirejo estas tro granda, kaj ke iu kapablas eniri tie.

Denove, la porkoj ne aŭskultas, kaj la lupo decidas montri ke la fumelirejo estas nesekura enirejo.

La porkoj rimarkas, kaj ekbrulas akvon.

La lupo eniras, ĝi bruliĝas ŝian pugon kaj voston, kaj eliras.

La tri porketoj restos feliĉaj kaj kantantaj.

 

Abonrilata enhavo


povigita de