Ensaluto

troigoj

Tvitero brulas kaj similaj stultaj novaĵaj titoloj

Multaj novaĵoj havas titolon, kiu komenciĝas per io simila al “Tvitero brulas”. Post legi la novaĵon oftege oni malkovras ke la “brulanta” polemiko temas pri malpli ol dudek pepaĵoj de tute seninfluaj personoj. Fojfoje ekzistas vere granda polemiko kaj tiam la ĵurnalisto decidas legigi la novaĵon per titolo “Interreto opinias ke…”. La fakto estas ke se “interreto”, tio estas la interretaj opiniemuloj, opinius tute same, ne estus ia polemiko. Estas insulta kaj nekomprenebla tiu sinteno de la ĵurnaloj, por grandigi sengravajn kaj seninfluajn opiniojn, kaj tutmondigi opiniojn laŭ la humoro de la ĵurnalisto aŭ la politikaj ventoj. Estas io tre, tre malofta en interreto ne trovi tre diversajn opiniojn laŭ simileco kaj indeco, tial preskaŭ neniam oni rajtos diri ke “‘interreto’ opinias ke…”.

bildo de Novatago

Laciĝo pro troa (mem)fotado

Mi trapasis bonegajn semajnojn lastatempe. Dum tiuj semajnoj oni fotis multe. Tro multe. Tiom da fotado forigis tion specialan, kion havis la fotoj kiel memoraĵoj de bonaj momentoj. Nun fotoj estas por ĉia momento kaj tio ne mojosas. Mi apenaŭ vere volas havi tiujn fotojn de ĉi tiu bonega epoko eĉ se mi scias, ke kelkaj el ili estas belegaj. Kompreneble mi volas havi memoraĵon kaj konservos multe da ili sed… la sento, kiun mi havas, pri tiuj fotoj ne estas tiu, kiu devus esti aŭ tiu, kiu estis kiam fotiloj ne estis en ĉies poŝoj kaj foti estis io multe pli malofta.

bildo de Novatago
Abonrilata enhavo


povigita de