Ensaluto

undefined

Ĉu grandegaj steloj foriras sen adiaŭo?

 
Egaj steloj "mortas" per eksplodoj de supernovaoj - la plej brilaj eventoj en la stelmondo. Tiuj teruraj katastrofoj samtempe estas tre gravaj por nia Universo: en ĝi naskiĝas pezegaj elementoj, ĉar nuklea fuzio en stabila stelo ne produktas elementojn, pli pezaj, ol fero. 
 Observante supernovaojn en najbaraj galaksioj, astronomoj eblas identigi per analizo de antaŭaj fotoj pre-supernovaajn stelojn. De tie ĉi ili trovis, ke inter la pre-supernovaoj mankas tre pezaj supergigantoj, pezantaj pli ok dekses da sunmasoj. Tio konsentas kun kelkaj teoriaj kalkuloj.
Dumvive stelo ekzistas pro balanso de du fortoj: malvastiganta gravito kaj vastiganta premo de energio, produktata per nuklea fuzio en la stelkerno. Kiam stelo elĉerpas sian nuklean brulaĵon, nenio kontraŭas graviton kaj stelekerno komencas kolapsi. Pro la kolapso en ĝi ekbrulas novaj reakcioj de nuklea fuzio, kaŭzontaj la eksplodon de supernovao. Sed en grandegaj steloj, laŭ kelkaj teoriaj kalkuloj, energio de novaj reakcioj ne estas sufiĉa por kaŭzi la eksplodon.
Sed neniam "silenta morto" de grandega stelo estis observata - tial tiu ideo restas hipotezo.
Por trovi tiujn eventojn tri astronomoj esploris arkivon de fotoj, faritaj per kosmoteleskopo "Hubble". En imaĝoj de najbaraj galaksioj, observitaj ne malpli, ol dum tri epokoj (periodo de observado), ili serĉas lumpunktojn, kiujn estis, sed poste malaperis. Nur 15 galaksioj estis selektita por la esploro surbaze kelkaj kondicoj, faciligantaj eblecon de vera trovo de la eventoj (ekzemple, distanco al galaksioj estas 10-28 megaparsekoj). Diversaj metodoj estis uzita por escepti eblajn bruojn kaj artefaktojn. 
 
Ses kandidatojn en malaperintaj steloj ili trovis. Aliaj fotoj de regiono de la ĉielo kun ĉiu kandidato estis uzata por precizigi informojn.
bildo de polenadisto

zamenhofa festo

Hierau,la 14an de decembro, ĉirkau tablo, en iu ne tro granda vilaĝo, 19 personoj por kune manĝi, trinki, esperantumi, ridi... Ioma antauo por Z-festo.

 

Ni danku nian amikinon Solange kiu organizis la aferon en ĉi tiu restoracio. Tie ĉi vi vidos ankau kelkajn junulojn.. Interŝanĝi vortojn kaj spertojn. Diri. Mi povos diri : jes ja, jam de 35 jaroj proksimume mi esperantadas, memlerninto.. Edzino kaj gefiloj ne lernis. Pro tio ne (listo da!!)...  Mi lernis kiam dekjarokulo.

 

Poste, vi iros pr vidi tiun ĉi filmon pri Eo por la nekonantoj, tiu informfilmo au dokumentfilmo se vi preferas.. Iom tedaj kelkfoje ĉi vidoj de kongresoj.. Vi ja ŝatus audi parolojn de tiuj konatuloj kiuj subskribis ĉi peticion por esperanto ĉe ekzameno (Jacquard..), tiuj lingvistoj kaj delongaj uzantoj de pluraj lingvoj, tiuj de internaciaj asocioj kiuj ja povas kompari.. Jes ja, vi ŝatas audi tiujn homojn kiuj parolas esperante - sube aperas la franclingva traduko -  ili scias ja pri kio temas, tre validas tiu enviva sperto..

Ĉu aldoni? Preskau 5 horoj forpasis neviditaj...

...

Ĉi semajne, en la labor-ujo, okazos la kutima neformala jarfina manĝo de tiu ĉi etaĝo kune kun ĉefoj kaj plejaltulino.. Vi ne konsentis ĉeesti. Prefere vidi aliajn kapojn! Kaj ja tio estus laciga, kaj laceco ne tre taugas por epilepsiulo..

 

 

 

 

bildo de yves jagu
Abonrilata enhavo


povigita de